Amt Bad Doberan-Land | |||||||
| |||||||
Amt | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Meklenburgo-Antaŭpomerio | ||||||
Distrikto | Distrikto Rostock | ||||||
Urborajtoj | Komunumaro (Amt) | ||||||
Aŭtomobila kodo | LRO (antaŭ septembro 2011 DBR) | ||||||
Oficiala Municipokodo | 130725251 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Klaus-Peter Wiendieck | ||||||
Titolo de komunumestro | Amtsvorsteher | ||||||
Adreso de la administrejo | Kammerhof 3 18209 Bad Doberan | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 12206 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 54° 6′ N, 11° 54′ O (mapo)54.111.9Koordinatoj: 54° 6′ N, 11° 54′ O (mapo) | ||||||
Areo | 108,41 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.amt-doberan-land.de/ | ||||||
Amt Bad Doberan-Land estas komunumaro en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rostock de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 12 206 loĝantojn. La komunumaro administriĝas en la samnoma urbo Bad Doberan, kiu je granda parto ĉirkaŭiĝas per la membraj komunumoj, sed mem ne apartenas al la teritorio de la komunumaro: en la mapo dekstre tiu teritoria situacio facile videblas. Parto de la komunumara areo cetere estas 15 kilometroj da balta marbordo.
Membraj komunumoj
(laŭ la stato de somero 2016, kun oficialaj komunumopartoj)
- Admannshagen-Bargeshagen kun la komunumopartoj Admannshagen, Bargeshagen, Rabenhorst kaj Steinbeck
- Bartenshagen-Parkentin kun la komunumopartoj Bartenshagen, Hütten, Neuhof kaj Parkentin
- Börgerende-Rethwisch kun la komunumopartoj Bahrenhorst, Börgerende, Neu Rethwisch kaj Rethwisch
- Hohenfelde kun la komunumopartoj Ivendorf kaj Neu Hohenfelde
- Nienhagen
- Reddelich kun la komunumoparto Brodhagen
- Retschow kun la komunumopartoj Fulgenkoppel, Glashagen, Quellental kaj Stülow
- Steffenshagen kun la komunumopartoj Nieder Steffenshagen kaj Ober Steffenshagen
- Wittenbeck kun la komunumopartoj Hinter Bollhagen kaj Klein Bollhagen
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumaro (germane)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.