Ampuero | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of Cantabria | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39840 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 455 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 138 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 21′ N, 3° 25′ U (mapo)43.344722222222-3.4144444444444Koordinatoj: 43° 21′ N, 3° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 11 m [+] | ||
Areo | 32,34 km² (3 234 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ampuero [+] | |||
Ampuero [amPŬEro] estas municipo en nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Asón-Agüera.
Geografio
Ĝi limas kun Limpias, (Angustina) Liendo, Ruesga, Voto, Guriezo kaj Rasines. Ĝi estas je 55 km de Santandero.
Pro strategia situo en la centro de la komarko Asón-Agüera ĝi estas konsiderata grava centro de komarko, kun gravaj servoj kaj industria zono proksime. Tiu municipo profitas de allogaĵoj kiel fiŝkaptado de truto kaj salmo kaj la respektiva kuirarto, krom popolaj festoj.
Demografio
Por areo de 32,34 km² estas 4 368 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj 4 368 loĝantoj estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Ahedo, Alisas, Ampuero (ĉefurbo), La Aparecida, La Bárcena, Bernales, Bulco, El Camino, Cerbiago, Coterillo, Las Entradas, Las Garmillas, Hoz de Marrón, Marrón, El Perujo, Pieragullano, Rascón, Regada, Rocillo, Santisteban, Solamaza, Tabernilla, Udalla kaj Vear de Udalla.
Ampuero kreskiĝis ĉefe ĝis la mezo de la 20-a jarcento, kaj poste stabiliĝis.
Ekonomio
Ĉirkaŭ 7,7 % de la municipa laboristaro dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 16,6 % al konstruado, 31,7 % al industrio kaj 44 % al sektoro servoj.
Heredo
De ĝia heredo elstaras tri Havaĵoj de Kultura Intereso, nome:
- Preĝejo de Sankta Marina, en Udalla, kun kategorio de Monumento. Gotika de la 14-a kaj 15-a jarcentoj kun du absidoj kaj du navoj paralelaj.
- La Domego de Espina kun turo kaj pordego, kun kategorio de Monumento. En la kvartalo La Bárcena.
- La Sanktejo de la Bien Aparecida, ĉe Hoz de Marrón, kun kategorio de historia ensemblo, laŭ deklaro de la jaro 1983.
Estas Havaĵo de Loka Intereso, kiu estas la preĝejo de Sankta Maria, kaj la tipa popola arkitekturo montara kun domoj kun balkonegoj, rigardejoj kaj ŝtonpavimitaj stratoj.
Krome, estas katalogitaj havaĵoj nome jenaj: Forĝejoj praindustriaj.
Bildoj
- Hoz de Marrón.
- Rivero Asón ĉe Udalla.
- Urbodomo.