Amparo Baró | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de septembro 1937 en Barcelono | ||||
Morto | 29-an de januaro 2015 (77-jaraĝa) en Madrido | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pulma kancero vd | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1955–2015 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Amparo BARÓ San Martín (Barcelono, 21a de septembro 1937 - Madrido, 29a de januaro 2015) estis hispana aktorino kiu karieris en teatro, kino kaj televido.
Biografio kaj kariero
Ŝi ekkarieris amatore, kaj elstare per El burlador de Sevilla y convidado de piedra (1957). En la sezono 1956-1957 ŝi estis dungita de la kompanio de la teatro Windsor de Barcelono, estrita de Adolfo Marsillach kaj Amparo Soler Leal. Tiu ĉi suferis operacion kaj Baró anstatŭis ŝin en Harvey, de Mary Chase, venkinto de la Premio Pulitzer. Ŝi aktoris kun Marsillach, kaj aparte protektis ŝin ankaŭ Jaime de Armiñán. Ankoraŭ en 1957, la kompanio de la teatro Windsor premierigis lian verkon Café del Liceo, ekde kiu la profesia kariero de Baró estis ligita al li.
Poste ŝi aktorinis kun José Luis López Vázquez, Luis Morris, kaj Venancio Muro, inter aliaj. En tiu epoko ŝi ludis Mi adorado Juan, de Miguel Mihura; Bobosse, de André Roussin, kaj El pan de todos, de Alfonso Sastre. Kun la sama kompanio ŝi translokiĝis al Madrido, kie ŝi disvolviĝis la plej grandan parton de sia profesia kariero.
Ankoraŭ en 1957 ŝi jam debutis en kino per la filmo de Antonio Isasi-Isasmendi Rapsodia de sangre, filmita en Barcelono kiu devis ŝajni Budapeŝto. La sama reĝisoro dungis ŝin por Tierra de todos (1961). En la 1960-aj jaroj, ŝiaj personaj malalteco kaj aparta voĉtembro specialigis ŝin en stereotipo de rolulo en komercaj filmoj kiel Margarita se llama mi amor (1961), de Tito Fernández; La chica del trébol (1963), de Sergio Grieco; Tengo 17 años (1964), de José María Forqué (tiuj du lastaj kun Rocío Dúrcal); La banda del Pecas (1968), de Jesús Pascual, kun Luis Acosta Moro, kaj Carola de día, Carola de noche (1969), de Jaime de Armiñán, kun Marisol.
Ekde tiam ŝi aperis en malmultaj filmoj, elstare en El bosque animado (1987) de José Luis Cuerda, Soldadito español (1988) de Antonio Giménez-Rico, Las cosas del querer (1989) de Jaime Chávarri, Boca a boca (1995) de Manuel Gómez Pereira kaj Siete mesas de billar francés (2007) de Gracia Querejeta, per kiu ŝi ricevis la Goya-premion al la plej bona duaranga aktorino. Ŝi partoprenis ankaŭ en kurtoj, kiel A falta de pan (2005), kun Álex Angulo, kaj Eutanas, SA. (2013), ŝia lasta filma laboro.
Kontraste, ŝi abunde aperis en televido, ĉefe en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj plej ofte ligite al Marsillach kaj Armiñán. Ŝi populariĝis en teatro televida (Estudio 1) kaj tre variaj serioj: Mujeres solas (1960-1961), Chicas en la ciudad (1962), Cuarto de estar (1963), Confidencias (1964-1965), kun Antonio Ferrandis, Tiempo y hora (1965-1967) kaj Silencio, estrenamos (1974), de Pilar Miró, kun scenaroj de Marsillach.
En la 1990-aj jaroj ŝi partoprenis en paro da serioj ne tre sukcesaj: Juntas, pero no revueltas (1995-1996), hispana adaptaĵo de usona serio The Golden Girls, per la rolo de Benigna, kopio de Sofia Petrillo (Estelle Getty) en la origina versio, kaj En plena forma (1997), kun Alfredo Landa. Sukceso kaj agnosko venis per la rolo de Soledad Huete en la serio 7 vidas, en Telecinco, kiun ŝi ludis dum sep jaroj (1999-2006) kaj kiu havigis al ŝi pli da premioj ol la cetero de sia kariero (200 epizodoj).
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Amparo Baró en la hispana Vikipedio.