Amour | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Amour |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 20 sep. 2012, 1 nov. 2012, 20 maj. 2012 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Darius Khondji |
Reĝisoro(j) | Michael Haneke |
Produktisto(j) | Margaret Ménégoz • Stefan Arndt • Veit Heiduschka • Michael Katz |
Scenaro | Michael Haneke |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Franz Schubert |
Rolantoj | Jean-Louis Trintignant • Emmanuelle Riva • Isabelle Huppert • Alexandre Tharaud • William Shimell • Rita Blanco • Ramón Agirre • Carole Franck • Damien Jouillerot • Laurent Capelluto • Dinara Drukarova • Walid Afkir |
Produktinta firmao | Canal+ France 3 Les films du losange |
Honorigoj | Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo • Ora Palmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Reĝisoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktoro |
IMDb | |
Amour (la franca por Amo) estas franca dramifilmo reĝisorita kaj scenarita fare de Michael Henke. La kino ĉefroligas Jean-Louis Trintignant, Emmanuel Riva kaj Isabelle Huppert.
La filmo unue estis montrita ĉe la Festivalo de Cannes kie ĝi gajnis la Oran Palmon. Gajninto de la Oskaro por la plej bona eksterlanda filmo en la 2012, Premio César kaj la Premio Lumière por la plej bona filmo.
La filmo priskribas la maljunaĝon de paro, ĝis ilia morto.
Intriga resumo
La filmo rakontas la historion de la geedzoj Anne (Emmanuel Riva) kaj Georges (Jean-Louis Trintignant), emeritaj muzikinstruistoj. Komence de la filmo, Anne ne respondas al la vortoj de Georges. Ŝi spertas operacion kiu lasas ŝin paralizita sur la dekstra flanko de ŝia korpo [1].
Post la kirurga operacio, Anne provas fari sinmortigon, sed estas malsukcesa. La kondiĉo de Anne plimalboniĝas kiam ŝi suferspertas apopleksion. Ŝi komencas ricevi flegadon, kiu inkluzivas ŝanĝadon de vindotukoj kaj nutradon per infuzaĵo. Ilia filino, Eve (Isabelle Huppert), provas konvinki Georges translokigi Anne-n en emeritejon. Sed Georges rifuzas ĉar laŭ li Anne ne konsentus esti sendita foren de ŝia hejmo. Post kiam la kondiĉo de Anne plimalboniĝas plu, Georges sufokas Anne kun kuseno kaj kaŭzas ŝian morton, kaj Georges ŝajnas esti fininta sian propran vivon ankaŭ.
Aktoraro - Rolantaro
- Jean-Louis Trintignant - Georges Laurent
- Emmanuel Riva - Anne Lauren
- Isabelle Huppert - Yves Lauren
- William Shimmel - Geoff, la edzo de Eva
- Alexander Tharaud - Aleksandro, studento de Georges Van.
Recenzoj
La filmo ricevis entuziasmajn recenzojn kun poentaro de 91% de la retejo " Rotten Tomatoes " bazita sur 129 recenzoj. [2] La retejo " Metacritic " donis al la filmo poentaron de 93 surbaze de 36 recenzoj. Krome, Emmanuel Riva ricevis pozitivajn recenzojn por sia aktorado.
Premioj
- Gajnante la Premion Oran Globon por Plej bona Fremda Filmo
- Gajnante la Oran Palmon ĉe la Festivalo de Cannes
- Nomumite por Oskaro por Plej bona Filmo
- Nomumite por la Oskaro al la Plej bona Reĝisoro (Michael Henke)
- Nomumite por Oskaro por Plej bona Originala Scenaro (Michael Henke)
- Nomumite por Oskaro por Plej bona Aktorino (Emmanuel Riva)
- Gajnante la Akademian Premion por Plej bona Fremdlingva Filmo
- Nomumite por la BAFTA Premio por Plej bona Aktorino (Emmanuel Riva)
- Nomumite por la BAFTA Premio por Plej bona Reĝisoro (Michael Henke)
- Nomumite por BAFTA Premio por Plej bona Originala Scenaro (Michael Henke)
- Nomumite por BAPTA-premio por la plej bona eksterlanda filmo
- Gajnante la Premio César por plej bona filmo
- Gajnante la Premio Lumière por plej bona filmo
Referencoj
- ↑ . Ile-de-France backs Haneke's Amour. Cineuropa (22 November 2010). Alirita 3 June 2011.
- ↑ Ŝablono:Rotten-tomatoes