Amorea estas nord-okcidenta ŝemida lingvo, parolata de amoreoj en Sirio kaj Mezopotamio dum 3-2-a jarmiloj a.K. Ĝi estas konata ankaŭ sub la nomo orient-ĥanaana . La lingvo atingis nin ĉefe pere de kojnoskribaj tekstoj de la tempoj de la 3-a dinastio de Ur kaj la 1-a dinastio de Babilono (ĉ. 22-16-a jarcentoj a.K.) en la formo de propraj nomoj. Laŭ tiu materialo, oni povas paroli pri la du periodoj de amorea lingvo: malnova (periodo de Ur) kaj meza (periodo de Babilono), sed la kojnoskribo ne permesas trovi la ĝustajn sonojn de la amorea sonsistemo.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.