Amonia sulfido | ||||
![]() ![]() ![]() | ||||
![]() ![]() ![]() | ||||
GHS piktogramoj[1] | ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 12135-76-1 | |||
ChemSpider kodo | 23808 | |||
PubChem-kodo | 25519 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkoloraj flavecaj kristaloj, malagrabla odoro simila al putra ovo aŭ sulfida acido, tre higroskopa | |||
Molmaso | 68.154 g/mol g mol−1 | |||
Smiles | [S-2].[NH4+].[NH4+] | |||
Denseco |
| |||
Fandopunkto | malkomponiĝas je meditemperaturo | |||
Solvebleco:Akvo | 128.1 g/100 mL | |||
Solvebleco |
| |||
Ekflama temperaturo | 32.22 °C (90.00 ℉; 305.37 K) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R10, R31, R34, R50 | |||
Sekureco | (S1/2), S26, S37, S45, S61 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226, H314, H400 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P260, P280, P303+361+353, P305+351+338, P370+378 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Amonia sulfido aŭ (NH4)2S estas malstabila neorganika salo rezultanta el reakcio inter la amonia hidroksido kaj sulfida acido. Ĝi estas komerce disponebla en akvosolvaĵoj kiuj estas iom pli stabilaj. Kun pKa supera al 15, la sulfida jono (S2−) ne kapablas senprotoniĝi al konsiderinda kvanto de la amoniako.
Tiamaniere ke, ĝiaj solvaĵoj enhavas miksaĵon da amonia bisulfido aŭ amonia hidrogenosulfida (NH4HS). Solvaĵoj de amonia sulfido okaze uzatas en fotografiaj disvolviĝoj; kiel aplikanto de patino al bronzo; kaj en tekstila manufakturado.
Krom tio, pro ĝia ofendodoro, ĝi estas aktiva ingredienco en variaĵo da malagrablaj ŝercoj, inkluzive de la ordinara "fetora bombo". En naturo, ĝi produktiĝas per la malkomponiĝaj procezoj. En la gasa formo ĝi troviĝas en la nuboj de la atmosfero de Jupitero.
Proprecoj kaj uzoj
Ĉi-tio estas relative malstabila komponaĵo, kies kristaloj malkomponiĝas malsupra ol 18 gradoj sub nulo, sed ĝi ekzistas laŭ ties pli stabila formo en akvosolvaĵoj. Ĝia naŭzodoro, pro liberigo de sulfida acido igas ĝiajn solvaĵojn ege dangeraj.
Amonia sulfido uzatas en neorganika kvalita kemio por identigo de pezaj metaloj samkiel (nikelo, kobalto, fero, mangano, kromio, aluminio kaj zinko, precipitigante ilin pere de detektaj testoj.
Akvosolvaĵoj de amonia sulfido estas forta reduktagentoj kaj perforte reakcias kun fortaj oksidigantoj inkluzive de "glicidolo", organikaj peroksidoj, neorganikaj oksoacidoj, acidoj, per estigo de brulema sulfida acido kaj/aŭ sulfura duoksido. Ĝi korodas aluminion, bronzon, kupron, zinkon kaj kunrilataj alojoj. Ĝi atakas kelkaj plastaĵojn, kaŭĉukojn kaj farbotavolojn[3].
Kiam inhalita, amonia sulfido kun 500 ppm dum ĉirkaŭ 30 minutoj kaŭzas kapdolorojn, kapturnojn kaj bronka pneŭmonio. 600 ppm dum 30 minutoj povas kaŭzi morton. Ingestado kaŭzas iriton de la mukoza membrano kaj stomako. Kontakto kun la likvaxjo povas kaŭzi seriozajn brulvundojn en la okuloj kaj haŭtoirito. Amonia sulfido povas absorbiĝi de la haŭto kaŭzante venenadon per hidrogena sulfido.
Reakcioj
Sintezo de amonia sulfido inter amonia hidroksido kaj sulfida acido:
Amonia sulfido reakcias kun "plumba (II) nitrato" kaj estigas precipitaĵon de plumba sulfido kaj amonia nitrato
Amonia sulfido malkomponiĝas en meditemperaturo kun liberigo de amoniako kaj sulfida acido.
Literaturo
- Inorganic Chemistry, Egon Wiberg, Nils Wiberg
- General Chemistry, Linus Pauling
- Concise Encyclopedia Chemistry, Mary Eagleson
- Handbook of Flotation Reagents: Chemistry, Theory and Practice: Volume 1 ..., Srdjan M. Bulatovic
- Handbook of Industrial Toxicology and Hazardous Materials, Nicholas P. Cheremisinoff
- Chemistry: The Practical Science, Volume 10, Paul B. Kelter, Michael D. Mosher, Andrew Scott
- Hazardous Materials: Emergency Action Data, Charles R. Foden, Jack L. Weddell
- Wiley Guide to Chemical Incompatibilities, Richard P. Pohanish, Stanley A. Greene
|
Referencoj
- ↑ GHS estas angla ĉefliteroj por "Globe harmoniiga sistemo por klasifado kaj nomenklaturo de kemiaĵoj"
- ↑ Sigma Aldrich
- ↑ Wiley Guide to Chemical Incompatibilities, Richard P. Pohanish, Stanley A. Greene