Amonia permanganato
Kemia strukturo
Kemia formulo
  • NH4MnO4
CAS-numero-kodo13446-10-1
ChemSpider kodo55512
PubChem-kodo61604
Fizikaj proprecoj
Aspektorombaj nadlosimilaj kristaloj
aŭ polvo kun riĉa violbruna
aŭ malhelpurpura metala brilo,
fariĝas griza dum stokado;
magenta–rozo en solvaĵo,
kristala strukturo, ortoromba
Molmaso136.974 g/mol
Smiles
  • [O-][Mn](=O)(=O)=O.[NH4+]
  • [O-][Mn](=O)(=O)=O.[N+]
Densecog/cm3, solido g/cm3 (likva)
    Fandopunktomalkomponiĝas
    Solvebleco:Akvo8.0 g/100 ml ĉe 15 °C
    Ekflama temperaturo30 °C
    Sekurecaj Indikoj
    Risko
    Sekureco
    Pridanĝeraj indikoj
    Danĝero
    GHS etikedigo de kemiaĵoj
    GHS Damaĝo-piktogramo
    03 – Eksplodema 07 – Toksa substanco
    09 – Noca por vivmedio
    GHS SignalvortoDamaĝa substanco
    GHS Deklaroj pri damaĝojH272, H302, H410
    GHS Deklaroj pri antaŭgardojP210, P220, P221, P264, P270, P273, P280, P301, P330, P391, P501
    Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
    (25 °C kaj 100 kPa)

    Amonia permanganatoNH4MnO4 estas kemia kombinaĵo rezultanta el la reakcio inter la permanganata acido[1] kaj amonia hidroksido[2]. Ĝi estas akvosolvebla kaj forta oksidanto, pro la ĉeesto de la permanganata anjono aŭ MnO4. Ĝi estas modere forta eksplodaĵo pro la kombiniĝo de la oksidiga permanganatjono kaj la redukta katjono. Seka amonia permanganato povas eksplodi pro varmo, ŝoko aŭ frotado, kaj ĝi eksplodeblas kiam temperaturo superas al 60 °C (140 ).

    Permanganato de amonio malkomponiĝas spontanee al "mangana duoksido", nitrogeno kaj akvo[3].

    Historio

    Amonia permanganato estis unue preparita de Eilhard Mitscherlich, en 1824, per reakcio inter la arĝenta permanganato kaj egala molkvanto da amonia klorido, filtrante la arĝentan kloridon kaj vaporigante la akvon.

    Ĝi same estas preparebla laŭ simila maniero kiam "baria permanganato" reakcias kun amonia sulfato, laŭ la ekvacio:

    Amonia permanganato malkomponiĝas malrapide kiam stokita eĉ ĉe normalaj temperaturoj. Specimenoj stokitaj dum tri monatoj kaj kun 96% da pureco, post 6 monatoj ĝi fariĝas jodokolora (bruna aŭ viola) kaj posedas fortan odoron je nitrogenoksidoj. Ĝi eligas toksajn fumojn kiam malkomponita per varmigo.

    Literaturo

    Referencoj

    1. PIV
    2. Emergency Characterization of Unknown Materials, Rick Houghton
    3. Reactions in the Solid State, Michael E. Brown, D. Dollimore, A.K. Galwey


    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.