Amonia bromato
Kemia strukturo de la
amonia bromato
Kemia strukturo de la
amonia bromato
Kemia formulo
NH4BrO3
CAS-numero-kodo13843-59-9
ChemSpider kodo55594
PubChem-kodo61691
Fizikaj proprecoj
AspektoSenkoloraj aŭ blankaj
nadlosimilaj kristaloj
Molmaso145.941 g mol−1
Ekflama temperaturo51 °C
Sekurecaj Indikoj
RiskoR8 R9 R35
SekurecoS12 S13 S17
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
01 – Risko pri eksplodo 07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoEksplodema
GHS Deklaroj pri damaĝojH319
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Amonia bromato, bromato de amonioNH4BrO3 estas neorganika broma oksosalo rezultanta el reakcio inter la bromata acido kaj amonia hidroksido. Ĝi same estiĝas per reakcio inter la baria bromato kaj amonia karbonato en kiu ĝi precipitiĝas kiel senkoloraj nadloj.

Ĉi-salo estas tre malstabila kaj malkomponiĝas kun eksplodo ĉe media temperaturo pere de kelka energio, kun temperaturo inter 35 °C−50 °C. Pro tio, amoniaj bromatoj, akvosolvaĵoj da amoniaj bromatoj, kaj miksaĵoj da bromatoj kun amoniaj saloj estas malpermesataj por transportado[1]. Amonia bromato tre rapide oksidigas kupron[2].

Sintezo

Amonia bromata estiĝas reakciante barian bromaton kun amonia karbonato.

Reakcio

Kvankam ordinare bromatoj ne estas oksidigagentoj[3] en neŭtrala kaj alkala medioj, bromato de amonio oksidas kupron al ĝia respektiva oksido:

Literaturo

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.