Amona lingvo | |
mortinta lingvo • dialekto | |
---|---|
afrikazia lingvaro | |
Regiono | Antaŭe parolata en nordokcidenta Jordanio |
Morto | 5-a jarcento a.K. |
Lingvistika klasifiko | |
Afrikazia Ŝemida Okcidenta Ŝemida Centra Ŝemida Nordokcidenta Ŝemida Kanaanida Amona | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | qgg |
Glottolog | ammo1234 |
Angla nomo | Ammonite |
La Amona Lingvo estas la estingiĝinta Hebrea-Kanaanida lingvo de la Amona popolo menciita en la Biblio, kiu loĝis en hodiaŭa Jordanio, kaj por kiu, ties ĉefurbo Amano estas nomita. Nur fragmentoj de ilia lingvo travivis - ĉefe la Surskribo de citadelo[1] de Amano de la 9-a jarcento a.K., bronza botelo de Tel-Siran de la 7-a-6-a jarcento a.K., kaj kelkaj ostrakonoj. Ĝis kiom konstateblas de tiu malgranda korpuso, ĝi estis tre simila al la Biblia Hebrea, eble kun iom da influo de la Aramea inkluzivanta la uzon de ‘bd anstataŭ la pli ordinara biblia hebrea ‘śh por "laboro". La nura alia rimarkinda diferenco disde la biblia hebrea estas la sporada konservado de ina singularo -t (ekz. ’šħt "cisterno", sed ‘lyh "alta (fem.)".)
Fontoj
- F. Israel in D. Cohen (ed.), Les Langues Chamito-semitiques, Paris:CNRS 1988. france
Piednotoj
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.