Amoma frukto uzata kiel spico | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Amomum subulatum, Amomum costatum Roxb. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Amomo (ankaŭ konata kiel Nigra Kardamomo aŭ bruna Kardamomo, elajĉi, thảo quả kaj cao-ko) estas planto en familio Zingibracoj. La semoj havas fortan kamforecan aromon, kun fuma karaktero pro la metodo de sekigado super fajro.
Specoj
Estas uzataj du specoj de Amomo: Amomum subulatum kaj Amomum costatum. La semoj de A. Subulatum, la pli malgrandaj el la du specoj, estas uzataj en Hindio, dum la pli grandaj semoj de A. costatum estas uzataj en Ĉinio kaj Vjetnamio.
Uzo en kuirejo
Amomo etas uzata en supoj, mikspotoj, kaj marinaĵoj pro la fuma aromo, simile al lardo. Kontraste al la t. n. verda Kardamomo ĝi ne estas uzata por desertoj.
Amomo ofte erare estas nomata malbonkvalita anstataŭo de kardamomo, sed ĝi estas tute alia planto kaj uzata por aliaj celoj.
Produktado
La plej granda produktanto de Amomo estas Nepalo antaŭ Hindio kaj Butano.
Medicina uzo
En kelkaj landoj amomo estas uzata kontraŭ malsanoj de stomako kaj intesto; krome kontraŭ aliaj malsanoj kiel malario, splena ŝveliĝo kaj malvarmumo.