Amma Asante | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1969 (54-jaraĝa) en Lambeth |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Barbara Speake Stage School |
Okupo | |
Okupo | aktoro • filmreĝisoro • scenaristo |
TTT | |
Retejo | https://www.ammaasante.com |
Amma Asante - naskiĝis la 13-an de septembro 1969 , do nun 54-jara - estas brita reĝisorino, produktoro kaj scenaristino de kin-filmoj, kiu naskiĝis en Londono al gepatroj el Ganao. Ŝia amo por la filmindustrio komenciĝis kiam ŝi ricevis sian unuan rolon en la porinfana televida serio Grange Hill de BBC. Asante skribis kaj produktis ekde 1998 la televidan serion Brothers and Sisters por la kanalo BBC 2, ĉefroligante David Oyelowo. Ŝi estis deinfanaĝa amiko de modelo Naomi Campbell, kiun ŝi renkontis kiam ambaŭ estis sep jarojn junaj. Interalie ŝi plurfoje kunlaboris kun la filmomuzika komponisto Patrick Doyle.
Filmografio
Ŝiaj filmoj baziĝas kutime sur historiaj faktoj kaj traktis rilatojn trans la limojn de rasaj identecoj[1].
- 1986–1987 – Grange Hill (TV-serio)
- 2004 – A Way of Life
- 2013 – Dido Elizabeth Belle
- 2016 – A United Kingdom
- 2017 – Where Hands Touch
- 2018 : Where Hands Touch
- 2019 : The Handmaid's Tale (Tv-serio)
- 2020 : Mrs. America
- 2020 : The Only Gadget You'll Ever Need
- 2021 : A Letter to Loved Ones (kurtmetraĵo)
Referencoj
- ↑ (en) Nicole Ackman: Amma Asante uses her films to shed light on little-known history. En: FF2 Media, la 8-an de Junio 2020
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (angle)
- Amma Asante ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Amma Asante ĉe AllMovie (angle)
- Kategorio Amma Asante en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.