Amida, Amido, Amidah aŭ Amidaho (en hebrea: תפילת העמידה, Tefilat HaAmidah, "La starpreĝo"), nomita ankaŭ Ŝemoneh Esreh (שמנה עשרה 'dek ok'), estas la centra preĝo de la juda preĝado. Tiu preĝo, inter aliaj, troviĝas en la siduro, nome tradicia juda preĝolibro. Pro sia gravo, ĝi estas simple nomita hatefila (התפילה, "la preĝo") en la rabena literaturo.[1]
Praktikantaj judoj deklamas la Amidahon en ĉiu el la tri preĝaroj de tipa semajntago: matena (Ŝaĥarit), posttagmeza (Minĥa), kaj vespera (Maariv).
Kvara Amidah (nomita Mussaf) estas deklamita en Ŝabato, Roŝ Ĥodeŝ, kaj en Judaj festotagoj, post la matena legado de la Torao. Kvina (nomita Ne'ilah) estas deklamita nur unufoje jare, je la sunsubiro de Jom Kipur.
La tipa semajntaga Amidah fakte konsistas el dek naŭ benoj, kvankam ĝi origine havis dek ok (pro tio la alternativa nomo Ŝemoneh Esreh, kun la signifo "dek ok"). Kiam la Amidah estas modifita por specifaj preĝoj aŭ okazoj, la unuaj tri benoj kaj la lastaj tri restas konstantaj, enkadrante la Amidah uzita en ĉiu preĝaro, dum la mezaj dek tri benoj estas anstataŭataj per benoj (plej ofte nur unu) specifaj por tiu okazo.
La preĝo estas deklamita stare tenante piedojn firme kunigitaj, kaj prefinde fronte al Jerusalemo. En ortodoksa publika preĝado, la Amidah estas kutime unuafoje pregata mallaŭte fare de la tuta komunumo kaj estas foje ripetita laŭte fare de la ĥazan (legisto); ĝi ne estas ripetita en la Maariv preĝo. La origina celo de la ripeto estis havigi al nelegopovaj membroj de la komunumo eblon partopreni en la kolektiva preĝado respondante "Amen." kaj konservemaj kaj reformemaj komunumoj foje mallongigas la publikan deklamadon de Amidah kongrue kun siaj kutimoj.
Notoj
- ↑ "The Shmoneh-Esrai Benedictions of the Silent Prayer". Arkivita el la originalo en la 23a de Julio 2019. Alirita en la 29a de Novembro 2020.