Amfroipret | |||
---|---|---|---|
| |||
komunumo en Francio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Aulnoye-Aymeries ekde 2015, antaŭe Bavay | ||
INSEE kodo | 59006 [+] | ||
Poŝtkodo | 59144 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59006 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 223 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 145 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 17′ N, 3° 44′ O (mapo)50.283.7375Koordinatoj: 50° 17′ N, 3° 44′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 1,54 km² ( 154 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Amfroipret [+] | |||
Amfroipret estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).
Fine de 2021 en la komunumo vivis 223 loĝantoj sur areo de 1,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 145 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la kantono Aulnoye-Aymeries.
Geografio
Amfroipret geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La vilaĝo Amfroipret troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Amfroipret etendiĝas sur 1,54 km².
Historio
La nomo de Amfroipret estis menciita jam en la jaro 1147, kaj verŝajne originis pro la malnomadigo de franka tribo. Ĝi estis denove menciita en 1297 en letero fare de Johano de Avesnes, grafo de Henegovio.
Laŭ bildo en la albumoj de Croÿ, Amfroipret posedis komence de la 17-a jarcento gravan mezepokan kastelon, kiu havis plurajn kvadratajn turojn de variaj altoj.
Vidindaĵoj
La preĝejo Saint-Nicolas estis konstruita en 1860. Ĝia grundo estis farita el loka blua ŝtono. Ĝi cetere entenas baptujon el la jaro 1514.
Administrado
Amfroipret apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.