Amerika Grafitio | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | American Graffiti |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 11-a de aŭgusto 1973 |
Daŭro | 110 minutoj |
Ĝenro | adoleskula komedio |
Kameraado | Jan D'Alquen, Ron Eveslage |
Buĝeto | Usona $750.000 |
Reĝisoro(j) | George Lucas |
Produktisto(j) | Francis Ford Coppola |
Scenaro | George Lucas Gloria Katz Willard Huyck |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Kalifornio |
Muziko de | Richard Rodgers |
Ĉefrolantoj | Richard Dreyfuss Ron Howard Paul Le Mat Charles Martin Smith Candy Clark Mackenzie Phillips Cindy Williams Wolfman Jack Harrison Ford |
Produktinta firmao | Lucasfilm |
Distribuo | Universal Pictures |
IMDb | |
American Graffiti (anglalingve signifas "Amerika Grafitio") estas 1973-jara "adoleskula komedio" direktita de George Lucas, lia dua longforma filmo. La filmo okazis dum la sumero de 1962 en malgranda urbo en norda Kalifornio, kaj rakontas pri grupo de mezklasaj usonaj adoleskuloj dum la lasta tago de somera ferio post diplomigo el altlernejo. La eventoj okazas kun fono de komentaroj kaj tiama muziko ludata de diskĵokeo Wolfman Jack.
Aperis en la filmo aktoroj Richard Dreyfuss, Ron Howard, Paul Le Mat, Charles Martin Smith, Candy Clark, Mackenzie Phillips, Cindy Williams, Wolfman Jack, Harrison Ford, kaj aliaj.
La filmo estis kandidatigita por kvin Akademiaj Premioj, inkluzivante por plej bona reĝisoro kaj plej bona filmo, sed gajnis neniun. Tamen, en 1995, ĝi estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial preservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.
La filmo estis inspiro por long-daŭra usona televidserio Happy Days, en kiu ankaŭ Ron Howard aktoris.