Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ambona kukolkolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Macropygia Macropygia
Specio: Ambona kukolkolombo M. amboinensis
(Wagler, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj

La Ambona kukolkolombo (Macropygia amboinensis) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia. Ĝi troviĝas en Molukoj kaj Nov-Gvineo. Ĝi estas unu el la tri novaj specioj difinitaj kiam la Fajnbeka kukolkolombo estis disigita en 2016 kaj retenis la latinlingvan sciencan nomon de la iama specio.[1]

Taksonomio

En 1760 la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson inkludis priskribon de la Ambona kukolkolombo en sia sesvoluma Ornithologie baze sur specimeno kolektita en Ambon, nome unu el la Molukoj de Indonezio. Li uzis la franclingvan nomon La tourterelle d'Amboine kaj la latinlingvan Turtur amboinensis.[2] Kvankam Brisson stampis latinlingvajn nomojn, tiuj ne kongruas kun la dunoma sistemo kaj ne estas agnoskita de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo.[3] Kiam en 1766 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian Systema Naturae por la 12a eldono, li aldonis 240 speciojn kiuj estis iam priskribitaj de Brisson.[3] Unu el tiuj estis la Ambona kukolkolombo kiun li metis kun la aliaj kolomboj en la genron Columba. Linnaeus inkludis mallongan priskribon, stampis la dunomon Columba amboinensis kaj citis la verkon de Brisson.[4] La specio estas nuntempe metita en la genron Macropygia kiu estis enkondukita en 1837 fare de la angla natursciencisto William John Swainson.[5][6]

La Ambona kukolkolombo estis iam konsiderata samspecia kun la Doreja kukolkolombo (Macropygia doreya). Tiu specio estis disigita baze sur analizo de voĉoj publikigita en 2016.[6][7]

Naŭ subspecio estas agnoskitaj:[6]

Priskribo

La Ambona kukolkolombo estas tipe ĉirkaŭ 35 ĝis 37 cm longa. Maskloj tendencas havi iomete pli roz/verdan koloron en siaj nukoj kaj koloj. En Indonezio kaj Papuo-Nov-Gvineo, multaj subspecioj havas blankecajn subajn partojn, fajnan malhelan striecon sube kaj/aŭ blankecajn kapovertojn.

La alvoko de tiu kolombo estas tre laŭta "ŭuup-a ŭuup" kun kelkaj diferencoj depende de la koncerna subspecio.

Distribuado kaj habitato

La Ambona kukolkolombo vivase en pluvarbaroj, arbaroj, arbustaro kaj pluvarbaroj de rearbarigitaj areoj.

Kutimaro kaj ekologio

Tiuj kolomboj povas ofte esti vidataj en paroj aŭ grupoj. Ties dieto konsistas el beroj kaj el indiĝenaj plantoj kaj el enmetitaj herbo-specioj. Ili povas esti nomadaj, depende de la disponeblo de manĝaĵoj. Ili tendencas flugi mallongajn distancojn kaj veni surgrunden kun granda forto.

Reproduktado okazas en printempo kaj somero. La nesto estas ebena platformo el bastonetoj kaj herberoj, ĉu sur forko de arbo aŭ pinte de malalta arbo. La ino demetas unu kremblankan ovon.

Referencoj

  1. "IOC World Bird List 6.3". IOC Species Updates 2016. 2016.
  2. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, especes & leurs variétés Volume 1 (French, Latin). Jean-Baptiste Bauche, p. 127–128, Plate 9 fig 3. La du steloj (**) starte de la parto indikas, ke Brisson bazis sian priskribon sur la ekzamenado de unu specimeno.
  3. 1 2 (1910) Collation of Brisson's genera of birds with those of Linnaeus”, Bulletin of the American Museum of Natural History 28, p. 317–335.
  4. Linnaeus, Carl. (1766) Systema naturae : per regna tria natura, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 12‑a eldono Volume 1, Part 1 (latine), Laurentii Salvii.
  5. Swainson, William John. (1837) On the Natural History and Classification of Birds Volume 2. John Taylor, p. 348–349.
  6. 1 2 3 Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 14a de Marto 2020.
  7. (2016) “Using bioacoustic data to test species limits in an Indo-Pacific island radiation of Macropygia cuckoo doves”, Biological Journal of the Linnean Society 118 (4), p. 786–812. doi:10.1111/bij.12768.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.