Ambasadoro de bonvolo estas rolo donita de organizoj al famulo por labori por la ideoj kaj celoj de la organizo kaj disdoni ilin en diversaj landoj kaj loĝantaroj.
Landoj kaj multaj organizoj, inkluzive de agentejoj de UNICEF de Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj aliaj, uzas bonvolajn ambasadorojn por disvastigi siajn celojn.
Multaj ŝtatistoj kaj famuloj servas kiel ambasadoroj de bonvolo. Eksa usona prezidanto William J. Clinton, kantisto Shakira, operkantistino Barbara Hendrix, futbalisto Leo Messi, aktorinoj Emma Watson, Julia Ormond kaj Millie Bobby Brown estas ekzemploj.
Vidu ankaŭ
- Honora konsulo
- Ambasadoro de Bonvolo de la Internacia Fonduso por Krizoj de Unuiĝintaj Nacioj
- Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.