La Amazona Rifo[1] (aŭ eĉ Amazona Rifego[2]) estas ampleksa korala kaj sponga rifa sistemo situanta en Atlantiko (proksimume ĉe Koordinatoj: 1° N 49° U / 1 °N, 49 °U (mapo)) nordoriente de la elfluejoj de la rivero Amazono, do frontante la marbordojn de Franca Gujano kaj norda Brazilo. Ĝi estas unu el la plej grandaj rifsistemoj en la mondo; sciencistoj taksas ĝin pli ol 970 kilometrojn longa, kovranta areon de ĉ. 9600 km². Dum multaj jaroj ekzistis sugestaj indikoj pri la ekzisto de tiu rifego, sed oni fakte nur en aprilo 2016 anoncis ĝin, surbaze de oceanografia studado farita en 2012.
Spongoj kaj koraloj
Jen estas du el la ĉefaj konsistigantaj bestoj de la rifa sistemo:
Fontoj
Bazita sur la komenca alineo de la artikolo en la anglalingva Vikipedio, kun zoologiaj bildoj el la germana Vikipedio.
- ↑ Huge coral reef discovered at Amazon river mouth. Guardian Media Group (April 23, 2016). Alirita April 23, 2016.
- ↑ There's a Gigantic Reef Surrounding the Amazon River and Nobody Noticed. Gawker Media (April 22, 2016). Alirita April 23, 2016.