Amatus Van der Biest-Andelhof | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1850 |
Morto | 22-an de januaro 1912 en Antverpeno |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | belga |
Ŝtataneco | Belgio |
Familio | |
Infano | Willem van der Biest |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | multajn eseojn kaj rakontojn |
Aliaj aktivaĵoj | prezidanto de BLE direktoro de Belga Esperantisto |
Amatus VAN DER BIEST-ANDELHOF estis flandra belgo kaj doktoro. Li naskiĝis en 1850 kaj mortis la 22-an de januaro 1912 en Antverpeno[1].
Pioniro, estis vicprezidanto de Antverpena Grupo Esperantista, prezidanto de Belga Ligo Esperantista (BLE), direktoro kaj redaktoro de Belga Esperantisto kaj prezidanto de "La Sepo por la Sepa", la Loka Kongresa Komitato de la Universala Kongreso en 1911. Ano de la Lingva Komitato.
Pluraj tradukoj liaj aperis en Belga Esperantisto kaj kelkaj eniris la Belgan Antologion (1928).[2]
Willem van der Biest estis lia filo.
Eseoj
- Esperanto kaj la lingvoj de malvastaj landoj (en Belga Esperantisto, marto 1910, paĝo 101) en kiu li apelacias al starigo de Esperanto-asocio de minacataj malgrandaj popoloj.
Tradukoj
- Georges Eekhoud : La Servistineto (en Belga Esperantisto, februaro 1910, paĝo 96)
Bildaro
- Subskribo kaj skribo de Amatus van der Biest-Andelhof en notlibro de Maria Posenaer, dum la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno en aŭgusto 1911.
Referencoj
- ↑ Nekrologo en Pola Esperantisto. Jaro 5=7, no 3=60 (Marto 1912)
- ↑ B.K. (Kotzin, B.) (1912). D-ro Amatus Van der Biest-Andelhof. [Nekrologo laŭ Belga Esperantisto en] Ondo de Esperanto (Rusujo) 4a jaro 1912/3, p. 48 (kun foto).
Eksteraj ligiloj
- Verkoj en Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Artikoloj de kaj pri Amatus van der Biest-Andelhof en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.