Amarillo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Usono • urbego • kantona sidejo | |||||
| |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 200 393 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 752 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 12′ N, 101° 51′ U (mapo)35.199166666667-101.84527777778Koordinatoj: 35° 12′ N, 101° 51′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 099 m [+] | ||||
Areo | 266,556133 km² (2 665 5.6 133 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Amarillo, Texas [+] | |||||
Amarillo estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en distrikto Potter kaj parte en distrikto Randall. Amarillo estas ankaŭ universitata urbo kaj memdeklarita " Heliumo-ĉefurbo de la mondo".
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 35° 12′ N 101° 50′ U / 35.200 °N, 101.833 °U (mapo)
- Areo: 234 km²
- Loĝantaro: 190 695 (en 2010)
- Supermara alteco: 1 099 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 79101-79111, 79114, 79116-79121, 79123-79124, 79159, 79163, 79166-79168, 79171-79172, 79174, 79178, 79182, 79185, 79187, 7918
- Telefonkodo: 806
Geografio
Amarillo situas sur altebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la nordokcidenta parto de Teksaso.
Historio
En 1877 ranĉo ekfunkciis en tiu loko. En 1887 oni komencis konstrui la fervojan linion. Tiu poste helpis komercadon de brutoj, kiu okazis tiutempe je impona kvanto. La setlejo origine havis la loknomon Oneidan. La nuna nomo de Amarillo verŝajne venis de flavaj floroj, kiuj estis abundaj dum la printempo kaj somero ĉe la proksima Amarillo-Lago. (Amarillo estas hispana vorto por la koloro flavo). Oni malkovris gason en 1918, poste ankaŭ nafton. En 1927 heliumo-uzino ekfunkciis. Ekde 1950 oni produktis atombombojn.
Ekonomio
Amarillo estas regiona ekonomia centro, kie menciindas la viandoprilaboro. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas maizojn, tritikojn kaj kotonojn, sorgojn, sojfabojn.
Trafiko
Amarillo havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al Lubbock, Oklahomaurbo kaj Los Angeles, ĉefvojoj kuras al Dallas kaj Clovis, fervojaj linioj kuras al Dallas, Clovis, Kansasurbo kaj Pueblo.
Klimato
Amarillo havas mildan dezertan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 6-21 °C. La varmo kulminas en junio kun rekordo 44 °C, la malvarmo kulminas en februaro kun rekordo - 27 °C. Jare pluvas po 501 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en junio. Vintre foje neĝoŝtormoj okazas.
Vidindaĵoj
- muzeoj pri ĉevaloj, artoj, naturhistorio, historio, apoteko
- botanika ĝardeno
- bestoĝardeno
- teatro kun 1433 sidlokoj
- naturaĵoj en la proksimeco
Ĝemelurboj
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva, hispanlingva kaj hungarlingva Vikipedioj