Biologia klasado | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
Cichorium intybus L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Amara cikorio (Cichorium intybus) estas multjara herbo kun bluaj floroj. Ĝi originas de Eŭropo estis transportita al Nordameriko, kie ĝi kutime estas renkontata kiel vojflanka herbaĉo. Ĝiajn radikojn oni povas uzi kiel kafaldonaĵo aŭ eĉ kafanstataŭaĵo.
Pretigi cikorian kafon
Enfosu grundon apud la cikoriaj radikoj per longa ilo kaj tranĉu ilin profunden. (Ne tiru la foliojn, ĉar per ili ne eblas elterigi la radikojn). Dispecigu la skrapitajn kaj lavitajn radikojn en longaj strioj kaj baku ilin dum pr. kvar horoj je temperaturo 140C (250F) aŭ eĉ iom pli alta. Laste, muelu bakaĵon, kaj aldonu en kafon per samegalaj porcioj. Ankaŭ eblas boligi dismueligitan cikorion (unu kulero por unu taso) dum tri minutoj kaj trinki ĝin anstataŭ kafo.
En Pollando:
La pola grena kafo – la speco de senkafeina trinkaĵo kun gusto iom simila al natura kafo. Ĝi estas farata de rostegataj: sekalo (60%), hordeo (20%), radiko de amara cikorio kaj sukerbeto.
Brusela cikorio
Kultivita formo de la amara cikorio estas brusela cikorio (Cichorium intybus var. foliosum) (vidu la supran foton). Ĝi estas ofte manĝata en Nederlando, Belgio kaj la norda parto de Francio.