Amanece, que no es poco | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Amanece, que no es poco |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1989 |
Ĝenro | komedia filmo |
Reĝisoro(j) | José Luis Cuerda |
Scenaro | José Luis Cuerda |
Loko de rakonto | Hispanio |
Muziko de | José Nieto |
Rolantoj | Antonio Resines • Manuel Alexandre • Luis Ciges • Aurora Bautista • César García • Chus Lampreave • Francisco García • José Martínez • José Sazatornil • Miguel Ángel González • Ovidi Montllor • Tiko • Tito Valverde • Miguel Rellán • Gabino Diego • Cassen • Rosalía Dans • Violeta Cela • Enrique San Francisco • Rafael Alonso • Pastora Vega • Queta Claver • María Isbert • Fedra Lorente • Carmen de Lirio • Arturo Bonín |
IMDb | |
Amanece, que no es poco (Mateniĝas, kio ne estas malmulto) estas hispana filmo reĝisorita kaj verkita de José Luis Cuerda, premierita en Januaro 1989.
Intrigo
Temas pri ĥorusa filmo de absurda humuro, kun superrealisma scenaro plena de situacioj de delira humuro en vilaĝo de la Sierra de Albacete. Juna inĝeniero (Antonio Resines) kiu laboras en la Universitato de Oklahomo revenas al Hispanio por sabatjaro. Kun sia patro, li alvenas per kromĉarhava motorciklo al fora montara vilaĝo kiu aspektas senhoma, sed fakte la lokanoj estas mese, kiel ĉiutage. Ili gastas ĉe domo kie la rolulo de la hontema filino estas ludata de aktorino evidente pli maljuna ol tiu de la patrino. Aliaj vizitantoj estas grupo de usonaj studentoj kies gvidanto (Gabino Diego) parolas per amuza usonaĉa akĉento. Anstataŭ vera intrigo okazas simple parado de la plej bizaraj roluloj. En la fruktoĝardeno de kamparanino anstataŭ planto ekĝermas viro. Pesimisto dediĉas sin al ĉiutaga memmortigo, sed malsukcese. Virinoj organizas balotojn por la vilaĝaj stereotipoj: klaĉistino, ĉiesulino ktp. Fakte la ĉiesulinoj estas la edzinoj de la policanoj. La trinkejanoj deziras la amantinon de la urbestro. Ebriulo duobliĝas. Najbaruloj invadas la vilaĝon, kaj la instruisto protestas antaŭ siaj lernantoj ktp.
Geaktoroj kaj roloj
Aktoro | Rolo |
---|---|
José Sazatornil (Saza) | Policestro Gutiérrez |
Antonio Resines | Teodoro |
Luis Ciges | Patro de Teodoro |
Casto Sendra (Cassen) | Pastro |
Aurora Bautista | Pádington, edzino de Bruno |
Enrique San Francisco | Cascales |
Pastora Vega | Kamparanino |
Chus Lampreave | Srino. Catalina Álvarez |
Manuel Alexandre | Paquito, patro de la pastro kaj levitaciulo |
María Isbert | Adelaida |
Miguel Rellán | Carmelo |
Guillermo Montesinos | Memmortigulo |
Rafael Alonso | Urbestro |
Antonio Gamero | Feriisto |
Gabino Diego | Gvidanto de usona studentaro |
Ovidi Montllor | Pascual |
Carmen de Lirio | Doña Rocío |
Queta Claver | Doña Remedios |
Fedra Lorente | Susan |
Violeta Cela | Mercedes |
Tito Valverde | Intelektula kamparano |
Ferran Rañé | Mariano |
Arturo Bonín | Bruno |
Paco Hernández | Don Roberto, instruisto |
Samuel Claxton | Nge Ndomo, nigrula kapropaŝtisto kiu faras bildojn |
Bibliografio
- Amanece, que no es poco, Pepitas de calabaza, Logroño, 2013. ISBN 978-84-15862-08-6