Amalie Winter | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1803 en Vajmaro | |
Morto | 13-an de junio 1879 (76-jaraĝa) | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Familio | ||
Patro | Friedrich Johann von Seebach vd | |
Patrino | Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach vd | |
Edz(in)o | Ludwig von Gross vd | |
Infanoj | Rudolf von Gross vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Amalie WINTER (vere: Amalie von Groß, fraŭline von Seebach; naskiĝinta la 10-an de oktobro 1802 en Vajmaro, mortinta la 13-an de junio 1879 samloke) estis germana verkistino. Ŝiaj gepatroj estis Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach kaj generalmajoro Friedrich Johann von Seebach.
Vivo
Jam dum junulaj jaroj Winter frekventadis la domon de Johann Wolfgang von Goethe kaj nuptis en la 10.10.1821 la postan granddukan saksian ĉambelanon kaj sekretan financkonsiliston Ludwig von Groß (1793-1857) en Vajmaro kaj naskis du filojn (inter kiuj posta vajmara ŝtatministro kaj ministro pri eksteraj aferoj) kaj filinon.
Winter famiĝis ekde 1838 danke al rakontoj en tre variaj popoleroj danke al multaj porinfanaj verkoj. Ŝiaj moderaj rakontoj en simpla kaj klara lingvo ne pretendas poezian fantazion tro komplikan, ja ili estas sen ununura tendenco. Tamen ĉio montris la volon veki emojn pri paco kaj repaciĝo en la koroj de la legantaro. Kelkfoje eĉ troigitis la sensiveco. Iliaj ĉefrolulinoj estas ofte forlasitaj aŭ sindone ofertantaj virinoj kaj knabinoj senpotencaj kaj senpasiaj. Reprezentatis ekz. la korpa, spirita kaj anima stato de malheredontaj inoj (kp. la belan rakonton Die beiden Marien) kaj bedaŭrindaj sortoj ĝenerale. Tamen ne surpaperigatis pli profunde nek la kaŭzoj de sociala mizero nek solvoproponoj.
Ŝi strebis - kiel la aŭtorino mem skribis en la libro Nur ein armes Dienstmädchen (1843) - verke engutigi eretojn de vereco, amo kaj mildo en la amaran oceanon de antaŭjuĝoj, malamo kaj malrespekto inter la diversaj socialaj klasoj.[1] Multaj verkoj aperis en diversaj porjunulaj gazetoj, sed ankaŭ ĉe Brümmer's Dichterlexikon (kvara eldono 1896). Por pedagogoj ŝi verkis la faklibrojn Die Klein-Kinder-Schule (1846) kaj Die Kindesseele in ihrer tiefinnersten Ergründung (1855).
Fonto
"Winter, Amalie" de Max Mendheim ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 43 (1898), p. 463–464, (tie ĉi interrete)
Verkoj
- Almas Wäldchen. Lebensbild für Kinder von 6 bis 19 Jahren. Baumgärtner, Leipzig 1843. (Digitalisat Arkivigite je 2021-07-20 per la retarkivo Wayback Machine)
- Memoiren einer Berliner Puppe: für Kinder von fünf bis zehn Jahren und für deren Mütter. Baumgärtner, Leipzig 1844.
- Die Kinder und die Engel : Ein nutzbares Lese- u. Bilderbuch f. Knaben u. Mädchen v. 5 bis 10 Jahren. Baumgärtner, Leipzig 1845.
- Freundschaft zwischen Kindern und Thieren oder Kinder liebet die Thiere, denn sie gewähren Euche Frude und Nutzen. Ein nutzbares Lese= und Bilderbuch für Knaben und Mädchen von fünf bis zwölf Jahren. Baumgärtner, Leipzig 1846. (Digitalisat Arkivigite je 2021-07-20 per la retarkivo Wayback Machine)
- Die kleinen Lazzaroni von Neapel. Simion, Berlin 1846.
- Die Lilienkönigin oder Kinder und Blumen. Für Kinder von 5 bis 10 Jahren. Baumgärtner, Leipzig 1848.
- Räthselbuch mit Lösungen in Bildern. Bagel, Wesel 1850. (Digitalisat)
- Leben und Schicksale des Katers Rosaurus. Die Prinzessin und ihre Katze. Baumgärtner, Leipzig 1851. (Digitalisat)
- Das” Buch von der Schwalbe. Für Kinder von 8 bis 12 Jahren 1852. Heckenast, Pesth 1852. (Digitalisat)
- Wunder und Märchen des neunzehnten Jahrhunderts: Lebensbilder aus der Gesellschaft. Chr. E. Kollmann, Leipzig 1856.
- Die Welt ist ehrlich! Lustspiel in 3 Akten. Frei nach dem Französischen. Michaelson, Berlin 1869.
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ ...einen Tropfen Wahrheit, Liebe und Milde zu träufeln in den bittern Ocean der Vorurtheile, des Hasses und der Nichtachtung, welche die verschiedenen Stände zu trennen pflegen.