Amaj Poemoj
AŭtoroJaume Grau Casas
Eldonjaro1924
UrboBarcelono
EldonintoPresejo Vinyals
Paĝoj32

Amaj Poemoj [1][2] estas poemaro kun deko da originale esperantlingvaj versaĵoj kaj ok verstradukoj verkitaj de Jaume Grau Casas. La 32-paĝa libreto aperis en Barcelono en la jaro 1924 ĉe Presejo Vinyals.

Recenzoj

Citaĵo
 Agrabla melodio lulanta per amaj revoj kaj rememoroj. Tute korekte kaj ofte lerte verkitaj. 
 1924, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 124
Citaĵo
 Kolekto de 18 belaj amaj poeziaĵoj: 10 originale verkitaj, 8 tradukitaj el la kataluna lingvo. 
 Belga esperantisto n113-114 (jul-aug 1924)

Referencoj

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4803, paĝo 402
  2. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 122; kaj en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.