América mía | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | América mía |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1999 |
Ĝenro | filma dramo |
Reĝisoro(j) | Gerardo Herrero |
América mía (Mia Ameriko) estas filmo de 1997 kunproduktorita de Argentino, Germanio, Hispanio kaj Francio, reĝisorita de Gerardo Herrero kun ĉefaktoroj José Coronado, Federico Luppi, Peter Lohmeyer, kaj Maribel Verdú. La scenaro estas ankaŭ de Herrero kunlabore kun Horacio Vázquez Rial baze sur lia romano "Frontera sur". La filmo premieris la 24an de junio 1998 kaj havis kiel alternativa titolo Frontera Sur.
Ĝi estis filmita en Luján (Provinco Bonaero), en kiu oni alvokis figurantojn ĉe la pordo de la Baziliko.
Intrigo
En la 1880-aj jaroj, du enmigrintoj, el kiuj unu germana kaj unu galega, alvenas al Bonaero kaj frontas malfacilan adaptadon.
Geaktoraro kaj roluloj
- José Coronado…Roque
- Maribel Verdú…Teresa / Piera
- Federico Luppi…Maidana
- Peter Lohmeyer…Frisch
- Luis Brandoni…Manuel Posse
- Laura Novoa…Sara
- Gastón Pauls…Mariano Huertas
- Villanueva Cosse…Elgorĝisto
- Norberto Verea…Manolo Posse
Referencoj
- Manrupe, Raúl; Portela, María Alejandra (2003). Un diccionario de films argentinos II 1996-2002. Buenos Aires: Editorial Corregidor. p. 9. ISBN 950-05-1525-3.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo América mía en la hispana Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.