Amália Szákfy-Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szabó Amália |
Naskiĝo | 15-an de marto 1830 en Arad |
Morto | 3-an de decembro 1901 (71-jaraĝa) en Debrecen |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Miklós Feleky • Vilmos Foltényi |
Infano | Feleki József |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
SZÁKFY-SZABÓ Amália (sa:kfi-sabo:) estis hungara aktorino naskita en Arado la 15-an de marto 1830 kaj mortinta en Debrecen la 3-an de decembro en 1901. Ŝia edukpatro estis József Szákfy, ŝiaj edzoj estis Miklós Feleky kaj Vilmos Foltényi.
Kariero
Szákfy-Szabó jam de 1837 ludis malgrandajn rolojn, en la fino de la 30-aj jaroj ŝi estis en la trupo de Elek Pály en Transilvanio, en 1845 edzino de Miklós Feleky, ŝi naskis filon, sed post kelkaj jaroj ili divorcis. En 1846 ŝi gastludis en la Nacia Teatro de Pest, en 1856 ŝi estis anino de la trupo de József Szabó (teatrestro) kaj estis ankaŭ en Vieno kun ili. En 1861 ŝi edziniĝis kun aktoro Vilmos Foltényi, de tiam ŝi ludis alterne kaj en Debrecen kaj en Nagyvárad. En 1887 ŝi retiriĝis.
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.