La nomo Alsace-Moselle (esperante Alzaco-Mozelo) montras al la tri departementoj Bas-Rhin, Haut-Rhin kaj Moselle, kiu estis integritaj al la Germana Imperiestra Regno, sub la nomo Alzaco-Loreno, iom post la malvenko de Francio en la milito de 1870, kaj refariĝinta francia en 1919 fine de la unua mondmilito. La departementoj Haut-Rhin kaj Bas-Rhin apartenas al la regiono Alzaco, kiam Moselle apartenas al Loreno. Alzaco-Mozelo do ne havas institucian ekziston kaj la nomo estas uzata precipe en jura kunteksto por referenci al la loka juro starigita en tiuj tri departementoj en 1919 kaj kiu plu validas ekde tiam.

Mapo de la nordorienta Francio kun la limo de la Germana Imperiestra Regno apartiganta Haut-Rhin de la nuna Territoire-de-Belfort, aldonante du vogezajn kantonojn al Bas-Rhin, tranĉante la eksan departementon Meurthe en ties nordorienta triono kaj la eksan departementon Moselle en ties okcidenta kvarono. La du nordorientaj teritorioj konsistigis la nunan departementon Moselle kaj la sudokcidentaj la nunan departementon Meurthe-et-Moselle.
Redivido de la departementaj limoj post la aneksado.
Blazono de la Reichsland Elsaß-Lothringen, la provinco Alzaco-Loreno de la Germana Imperiestra Regno.

Apartaĵo

En Alzaco-Mozelo, trajnoj veturas sur la dekstra trafikflanko kiel en Germanio, dum en la cetero de Francio, ili veturas sur la maldekstra trafikflanko.

Referencoj

    Vidu ankaŭ

    Vidu ankaŭ

    • Alzaco-Loreno
    • Konkordato en Alzaco-Mozelo : historiaj efikoj al administrado de kultoj.
    • Loka juro en Alzaco kaj Mozelo : historiaj efikoj al juro de Francio.
    • Eduka devigo en Alzaco-Mozelo : historiaj efikoj al edukado.
    • Aneksado de Mozelo (1940) : historio de la aneksado de Mozelo de 1940 ĝis 1945
    • Aneksado de Alzaco (1940) : aneksado de Alzaco inter 1940 kaj 1945.
    • Gau Westmark : administra flanko de la aneksado de Mozelo de 1940 ĝis 1945.
    • Gau Baden-Elsaß : administra flanko de la aneksado de Bas-Rhin kaj Haut-Rhin de 1940 ĝis 1945.
    • La alzacaj kaj mozelaj malgraŭniuloj de la dua mondmilito.
    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.