Alzaca lingvo
Elsässisch
Mapo
lingvo dialekto moderna lingvo lango parolata lingvo
plat-alemana dialekto alemana
Parolata en Francio (Alzaco kaj komunumoj de Baerenthal kaj Philippsbourg en Moselle)
Parolantoj 1 500 000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Ĝermana
Okcidentĝermana
Ĝermannederlanda
Altĝermana
Alzaca lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Statuto de regiona lingvo en Francio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 gsw
  Glottolog alsa1241
Angla nomo Alsatian
Franca nomo alsacien

La alzaca lingvo estas malaltalemana germana dialekto parolata en Alzaco (Francio). Oni parolas ĝin en departemento Alzaco kaj en la komunumoj de Baerenthal kaj Philippsbourg en departemento Moselle. Estas entute ĉirkaŭ 700 000 parolantoj de la lingvo.

Lingvaj karakteroj

La alzaca estas ĝermana dialekto, kies la tendenco estas akcenti la unuajn silabojn de vorto. La lingva tipologio de la lingvo estas lingvo SVO.

La alzaca lingvo havas la statuton Regiona lingvo de Francio.

Ekzemploj de vortoj

EsperantoAlzacaAltalemanaGermanaŜvaba germana dialektoFrancaNederlanda
domoHüüs [hyˑs]HuusHausHousmaisonhuis
brua, bruemalüüt [lyˑd̥]luutlautloutbruyantluid
popoloLit [lɪd̥]LütLeuteLeidgens/peuplelui
hodiaŭhit [hɪd̥]Hütheuteheidaujourd'huivandaag
belaschen [ʃeːn]schöschönschebeauschoon
TeroArd [aˑɾd̥]ÄrdErdeErdterreaarde
nebuloNabel [naːb̥l̩]NäbelNebelNeblbrouillardnevel
akvoWàsser [ʋɑsəɾ]WasserWasserWassereauwater
viroMànn [mɑˑn]MaaMannhommeman
manĝiassa [asə]ässeessenessamangereten
drinkitrenka [d̥ɾəŋɡ̊ə]trinkchetrinkentrenkaboiredrinken
malgrandaklai [ɡ̊laɪ]]chleikleinkloipetit, petiteklein
infanoKind [kɪnd̥]ChindKindKindenfantkind
tagoDäiDagTagDàgjourdag
virinoFràiFrouFrauFraufemmevrouw

Alfabeto

Majuskloj
ABCDEFGHIJKLMNOPQRSTUVWXYZÄÀÉÖÜÙ
Minuskloj
abcdefghijklmnopqrstuvwxyzäàéöüù

Literaturo en la alzaca

Bildliteraturo

  • Tinĉjo
    • D'Affär mit'm Tournesol - La afero Tournesol
    • De Castafiore ihre Schmuck - La juveloj de la Ĉastafloro
  • Asteriks
  • Gaston Lagaffe, n°10 La gigantulo de la stulto (2007)

Infanlibroj

  • E. kaj M. Sinniger-Wollbrett, s'Zwarichel vom Bàschbarri, ed. Nord-Alsace, 2002. ISBN 2951754639

Bildaro

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.