Alvydas estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri litovigita, origine praprusa nomo el la vorteroj al-, en traduko "alia" [vidu greke ἄλλος, állos, aŭ gote alja] kaj vyd, en traduko "vidi" [vidu prapruse widdai, "vidis"].[1].
Konatuloj kun tiu persona nomo
- Alvydas Banys (naskiĝis en 1968), bankisto kaj financa manaĝero
- Alvydas Pumputis (naskiĝis en 1950), konstitucia juristo, profesoro, universitata rektoro
- Alvydas Sadeckas (naskiĝis en 1949), politikisto, membro de la nacia litovia parlamento Seimas, polica komisaro
- Alvydas Valenta (naskiĝis en 1963), litova ĵurnalisto, poeto kaj esperantisto
Notoj
- ↑ Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 72
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.