Alvise Zorzi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1922 en Venecio |
Morto | 14-an de majo 2016 (93-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | itala |
Loĝloko | Romo |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio |
Familio | |
Patro | Elio Zorzi |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • reĝisoro de radiodramo |
Alvise ZORZI (10a de Junio 1922 – 14a de Majo 2016) estis itala ĵurnalisto kaj verkisto el la urbo Venecio.[1]
Li estis la filo de Elio Zorzi, ĵurnalisto kaj direktoro de Mostra Internazionale d'Arte Cinematografica de la Venecia Bienalo en la oj tuj post la Dua Mondmilito. Li estis direktoro de la kulturaj programoj por RAI, Italia ŝtata televida kanalaro kaj estis membro de la komitato de Unesko por Venecio.
Zorzi estis aŭtoro de nombraj libroj pri la historio kaj civilizacio de Venecio, inklude biografiojn de Carlo Goldoni, Marko Polo, Ticiano kaj aliaj elstaraj urbanoj. La fina libro kiun li publikigis dum sia vivodaŭro estis Napoleone a Venezia, kiu estis presita en 2010.
Notoj
- ↑ "Morto Alvise Zorzi, uno dei massimi studiosi di Venezia". Repubblica.it. 15a de Majo 2016.
Bibliografio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.