Lokoj de artikulacio | |
Labialo | |
Bilabialo | |
Labial-velaro | |
Labial-alveolaro | |
Labial-dentalo | |
Koronalo | |
Lango-labialo | |
Interdentalo | |
Dentalo | |
Alveolaro | |
Apeksa konsonanto | |
Laminalo | |
Postalveolaro | |
Alveolo-palatalo | |
Retroflekso | |
Dorsalo | |
Palatalo | |
Labial-palatalo | |
Velsono | |
Uvularo | |
Uvular-epiglotalo | |
Radikalo | |
Faringalo | |
Epigloto-faringalo | |
Epiglotalo | |
Glotalo | |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. | |
[[Internacia_Fonetika_Alfabeto#Special_characters|[Helpon!]]] | |
Alveolaroj (aŭ dentokarnaj aŭ alveolaj konsonantoj, pleonasme alveolaraj konsonantoj) estas konsonantoj artikulaciataj per la lango kontraŭ aŭ proksime al la supra alveola kresto, kiu tiel nomiĝas ĉar ĝi entenas la alveolojn (la ingojn) de la supraj dentoj. Alveolaraj konsonantoj artikulacieblas per la pinto de la lango (tiel nomataj apikalaj konsonantoj), kiel en la angla, aŭ per la plataĵo de la lango tuj super la pinto (la "klingo" de la lango; nomataj laminalaj konsonantoj), kiel en la franca kaj la hispana. La laminalan alveolaran artikulacion oni ofte mise nomas dentalo, ĉar la pinto de la lango videblas proksime al aŭ tuŝante la dentojn. Tamen, estas la plej malantaŭa punkto de kontakto kiu difinas la lokon de artikulacio; tio estas kie finiĝas la buŝsona kavaĵo, kaj estas la resonanta spaco de la buŝsona kavaĵo kiu donas al konsonantoj kaj vokaloj ties karakterizan timbron.
La Internacia Fonetika Alfabeto (IFA) ne havas apartajn simbolojn por la alveolaraj konsonantoj. Anstataŭe, la samaj simboloj estas uzata por ĉiuj koronalaj lokoj de artikulacio kiuj ne estas palataligitaj kiel la angla palato-alveolaro sh, aŭ la retroflekso. Por senambiguigo, la "ponto" ([s̪, t̪, n̪, l̪] ktp) uzeblas por dentaloj, aŭ la substango ([s̠, t̠, n̠, l̠] ktp) uzeblas por postalveolaroj. Rimarku ke [s̪] malsamas de dentala [θ] en tio esti sibilanto, dumke [s̠] malsamas de postalveolara [ʃ] en tio esti nepalataligita.
La nudaj literoj [s, t, n, l] ktp. ne ĉiam prezentas specife alveolarojn. La lingvo povas ne utiligi tiajn distingojn, tiel ke du aŭ pli da korornalaj lokoj troviĝas alofone, aŭ la transkribado eble simple tro lozas por distingi dentalan disde alveolaran. Se necesas specifigi ke konsonanto estas alveolara, diakrito de la Etendita IFA uzeblas: [s͇, t͇, n͇, l͇], ktp. Tamen, la simboloj <s, t, n, l> mem ofte nomatas 'alveolaraj', kaj la lingvaj ekzemploj sube ĉiuj estas alveolaraj sonoj.
(La aldona diakrito de la Etendita IFA estis inventita por parol-patologio kaj ofte uziĝas kun la signifo 'alveolarigita', kiel en la labial-alveolaraj sonoj [p͇, b͇, m͇, f͇, v͇], en kiuj la malsupra lipo kontaktas la alveolaran kreston.
La alveolaraj/koronalaj konsonantoj identigitaj per la IFA estas:
IFA | Priskribo | Ekzemplo | |||
---|---|---|---|---|---|
Lingvo | Ortografio | IFA | Signifo | ||
alveolara nazalo | Angla | run | ɹʷʌn | kuro | |
senvoĉa alveolara plozivo | Angla | tap | tʰæp | frapo | |
voĉa alveolara plozivo | Angla | debt | dɛt | ŝuldo | |
senvoĉa alveolara frikativo | Angla | suit | suːt | kompleto | |
voĉa alveolara frikativo | Angla | zoo | zuː | zoo | |
ʦ | senvoĉa alveolara afrikato | Germana | zeit | ʦaɪt | tempo |
ʣ | voĉa alveolara afrikato | Itala | zucchero | ˈʣukkero | sukero |
senvoĉa alveolara laterala frikativo | Kimra | Llwyd | ɬʊɪd | la nomo Lloyd aŭ Floyd | |
voĉa alveolara laterala frikativo | Zulua | dlala | ˈɮálà | ludi | |
alveolara alproksimanto | Angla | red | ɹʷɛd | ruĝo | |
alveolara laterala alproksimanto | Angla | loop | luːp | maŝo | |
alveolara frapeto | Hispana | pero | peɾo | sed | |
alveolara laterala frapeto | Venda | vuɺa | malfermi | ||
alveolara trilo | Hispana | perro | pero | hundo | |
alveolara ejektivo | Kartvela | ტიტა | tʼitʼa | tulipo | |
alveolara ejektiva frikativo | Amhara | sʼɛɡa | gracio | ||
voĉa alveolara implosivo | Vjetnama | đã | ɗɐː | -is, indikilo de la pastinteca tenso | |
laterala alveolara klaketo | Nama | ǁî | kǁĩĩ | diskutis |