Por samtitola artikolo vidu la paĝon Alvaneu (stacidomo).
Alvaneu
Blazono de Alvaneu
Alvaneu
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
DistriktoAlbulo
KomunumaroBelfort
Koordinatoj 46° 40′ 48″ N  39′ 0″ O / 46.68000 °N, 9.65000 °O / 46.68000; 9.65000 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 48″ N  39′ 0″ O / 46.68000 °N, 9.65000 °O / 46.68000; 9.65000 (mapo)
Nombro de loĝantoj383
Areo35,63 km²
Alteco1181 m super marnivelo
Poŝtkodo7492
Komunumkodo3511
Mapo de Alvaneu

Pri la komunumo

Alvaneu (en romanĉa lingvo Alvagni) estas komunumo de la komunumaro Belfort kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 383 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

La vilaĝo Alvaneo situas sur teraso norde de la rivero Albulo. En la fundo de la valo ĉe la alfluo de la rivero Landwasser al Albulo situas la vilaĝeto Alvaneu-Bad, kiu ankaŭ formas parton de la komunumo.

Alvaneu-Bad

La sulfuran fonton en Alvenau-Bad jam la romianoj utiligis por saniga banejo. La unua dokumenta mencio de sulfura banejo datiĝas el la jaro 1474. En la jaro 2001 en Alvaneu-Bad estis malfermita nova kuracbanejo kaj bonfarthotelo.

Najbaraj komunumoj

Alvaneu limas en nordo al Arosa, en oriento al Schmitten, en sudoriento al Filisur, en sudo al Tiefencastel, en sudokcidento al Surava, en okcidento al Brienz/Brinzauls, kaj en nordokcidento al Lantsch/Lenz.

Trafiko

Tra Alvaneu pasas la kantona ĉefvojo n-ro 417 de Tiefencastel al Davos, kaj tra Alvaneu-Bad la vojo n-ro 749 tra Albulopasejo al Engadino. Sur la kantona ĉefvojo tra la vilaĝo pasas la poŝtaŭtolinio de Lenzerheide al Davos. En la valfundo en Alvaneu-Bad situas la stacidomo de Alvaneu ĉe la trajnlinio de la linio de la Retia Fervojo de Koiro tra Tiefencastel al Sankt-Maŭrico. Krome loka poŝtaŭtolinio de Tiefencastel al Alvaneu konektas la stacidomon kun la vilaĝocentro.

Lingvoj

Dum Alvaneu en la 19-a jarcento estis ankoraŭ grandparte romanĉlingva komunumo, la nobro de romanĉlingvanoj en 1980 ankoraŭ estis 41,42% de la loĝantaro. En la jaro 2000 tiu nombro jam falis sub 20% nome al 16,87, dum la germanan parolis en la jaro 2000 pli ol 3 kvaronoj de la loĝantaro, nome 76,43%, kaj la italan 3,47% (kompare al 7,92% en la jaro 1980).

Historio

La unua dokumenta mencio de Alvaneu datiĝas el la jaro 1244 kiel Aluenude. En la 13-a jarcento en Alvaneu unuflanke setlis valzoj sur bieno de la Senjoroj de Vaz kaj aliflanke romanĉoj sur paŝtejoj de la episkopo de Koiro. Tiel Alvaneu jam dum mezepoko estis dulingva kaj situis sur la lingvolimo inter la germana kaj la romanĉa lingvoj. Kiel parto de la tribunalo Belfort Alvaneu fariĝis en la jaro 1338 posedaĵo de la Grafoj de Togenburgo. En la jaro 1436 estis formulita la landleĝaro por la duontribunalo Alvaneu, kiu ĝis la jaro 1850 estis membro de la Dektribunala Federacio. Ek de 1851 Alvaneu estas komunumo de la komunumaro Belfort en la distrikto Albulo. [1]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.