Aluminia oksido
Kemia formulo
Al2O3
Aluminia oksido
Tridimensia kemia strukturo de la Aluminia oksido
Corindon_azulEZ.jpg
Brazila korundo, erco de aluminio.
Corundum-unit-cell-3D-balls.png
Kristala strukturo de la Kalcia oksido
    Ca2+     O2−.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Korundo
  • Aloksito
  • Alundo
CAS-numero-kodo1344-28-1
ChemSpider kodo8164808
PubChem-kodo9989226
Fizikaj proprecoj
Aspektoblanka senodora solidaĵo
Molmaso101,961g mol−1
Denseco3,97 g/cm−3
Fandpunkto2050 °C
Bolpunkto2980 °C
Ekflama temperaturoNe brulema
SolveblecoAkvo:nesolvebla en ĉiuj solvantoj
Mortiga dozo (LD50)>2000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Aluminia oksidoalumino estas blanka pulvoro, en akvo ne solvebla. Ĝi havas la fandopunkton de 2050 °C. Ĝi solviĝas en acidoj kaj lesivoj ĉe estiĝo de aluminiaj saloj kaj aluminatoj.

Al 2 O 3 estas signifa en sia uzo por produkti aluminian metalon, kiel abrazivo pro ĝia dureco, kaj kiel fajrorezista materialo pro sia alta fandopunkto.

Produktado

La produktado povas okazi per bruligo de aluminio kaj ardigo de aluminia hidroksido en alta temperaturo.

Dum la ardigo estiĝas unuafoje - ĉe 300 °C - AlO(OH), poste kubkrada gama-Al2O3, kiu transformiĝas super 1000 °C al heksagona alfa-Al2O3. La alfa-modifo aperas ankaŭ en la naturo kiel mineralo: korundo.

Alumino signifas malvastasence la kuban γ-Al2O3 aluminia oksidon. Tiu interalie estas uzata por la produktado de aluminioksida ceramiko. Bakite, ekde 800 °C ĝi transformas sin al la romba α-modifaĵo de la Al2O3.

La aluminia oksido estas bazmaterialo por la aluminia produktado, oni produktas en granda kvanto per lesivado de la baŭksito.

Reakcioj

Reakcio 1

  • Preparado de aluminia oksido per traktado de aluminia klorido kun akvo

2aluminia klorido +3 akvo aluminia oksido +6klorida acido

Reakcio 2

  • Preparado de aluminia oksido per malkomponado de aluminia hidroksido:

2aluminia hidroksido aluminia oksido +3akvo

Reakcio 3

  • Preparado de karbona duoksido per traktado de aluminia oksido kun aluminia karbonato:

aluminia karbonato aluminia oksido + 3karbona duoksido

Reakcio 4

  • Preparado de aluminia oksido per traktado de oksigeno kun aluminio:

4aluminio +3oksigeno 2 aluminia oksido

Reakcio 5

  • Preparado de aluminia klorido per traktado de klorida acido kun aluminia oksido:

aluminia oksido +6 klorida acido 2aluminia klorido +3 akvo

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.