Altwis | |
---|---|
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio | |
Kantono | Lucerno |
Distrikto | Hochdorf |
Koordinatoj | 47° 14′ 20″ N 8° 15′ 0″ O / 47.23889 °N, 8.25000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 20″ N 8° 15′ 0″ O / 47.23889 °N, 8.25000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 352 |
Areo | 2,90 km² |
Alteco | 484 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6286 |
Komunumkodo | 1022 |
Altwis estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 352 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Altwis situas en la valo Seetal sur la ebenaĵo inter la Lago de Baldegg kaj la Lago de Hallwil laŭlonge de la strato de Hochdorf al Lencburgo.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Altwis limas en nordo al Aesch, en oriento kaj sudo al Hitzkirch, kaj en okcidento al Ermensee.
Trafiko
La komunumo estas konektita per la buslinio de Hitzkirch al Schongau al la publika trafikreto. La fervojlinio de Lencburgo al Lucerno pasas okcidente de la komunumo. La plej proksima haltejo troviĝas en distanco de 1 km en en Ermensee.
Historio
La unua dokumenta mencio de Altwis datiĝas el la jaro 1113 kiel Altwise.
La vilaĝo fariĝis en la jaro 1415 per la konkero de la iam kiburga kaj poste habsburga voktejo Richensee posedaĵo de la urbo Lucerno. En la jaro 1425 ĝi aliĝis al la Liberaj Distriktoj kaj post la Helveta Revolucio en la jaro 1803 ĝi fariĝis komunumo de distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno. La komunumo ne disponas pri propra preĝejo, sed apartenas al la paroĥo Hitzkirch.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Altwis
- Altwis en la Historia Leksikono de Svislando
- Profilo de la komunumo en la retejo de la kantono
|