Por samtitola artikolo vidu la paĝon Altnau (stacidomo).
Altnau
Blazono de Altnau
Altnau kun rigardo al Bodenlago
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
DistriktoKreuzlingen
Koordinatoj 47° 37′ 0″ N  15′ 0″ O / 47.61667 °N, 9.25000 °O / 47.61667; 9.25000 (mapo)Koordinatoj: 47° 37′ 0″ N  15′ 0″ O / 47.61667 °N, 9.25000 °O / 47.61667; 9.25000 (mapo)
Nombro de loĝantoj1896
Areo6,67 km²
Alteco398 m super marnivelo
Poŝtkodo8585
Komunumkodo4641
Mapo de Altnau

Pri la komunumo

Altnau estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1896 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Altnau situas ĉe la bordo de Bodenlago ĉe la suda flanko de la montoĉeno Seerücken je alteco de 398 m s.m. La komunumo kovras areon de 6,67 km².

Najbaraj komunumoj

Altnau limas en nordokcidento al Münsterlingen, en en sudokcidento al Langrickenbach, en okcidento al Güttingen, kaj en nordokcidento al Bodenlago, je kies alia flanko situas la germanaj komunumoj Hagnau am Bodensee kaj Stetten (ambaŭ en Baden-Virtembergo).

Trafiko

Altnau disponas pri stacidomo de la trajnlino de Kreuzlingen al Rorschach.

Historio

La unua skriba mencio de Altnau troviĝas en dokumento, kiu supozeble datiĝas el la jaro 787 kiel Althinouva. En mezepoko la bienoj en Altnau apartenis al la Monaĥejo Sankt-Galo. En dokumento el la jaro 1155 la imperiestro Frederiko Barbarosa konfirmis tiujn rajtojn. En la 13-a jarcento la voktorajtoj pri Altnau transiris al familioj de Konstanco.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.