La altimetrio (nomata ankaŭ hipsometrio) estas la branĉo de la topografio kiu studas la aron de metodoj kaj proceduroj por determini kaj reprezenti la altecon aŭ simple "alton" de ĉiu punkto rilate de referenca ebeno. Pere de la altimetrio oni atingas reprezenton de la reliefo de la tereno.
Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Topografria fako pritraktanta trovi kaj plandesegni altecon de tereno rilate difinitan nivelsurfacon. Kaj li indikas ankaŭ la sinonimon "hipsometrio" kiel faka termino kaj simple "nivelado" por pli ampleksa kompreno. Altimetro estus la aparato por mezuri altojn.[1]
Vidu ankaŭ
- Altimetro
- Batimetrio
- Hipsometro
- Planimetrio
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 9.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.