Alternatiba, vilaĝo de alternativoj | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 3-a de marto 2014 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Bajono | |
Adreso | 20 rue des Cordeliers, 64100 Bayonne | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | asocio laŭ leĝo de 1901 | |
Alternatiba estas procezo de mobilizo de la socio fronte al la defio de la tutmonda varmiĝo.
En proksimume sesdeko da urboj en Francio kaj Eŭropo kie la festaj eventoj de Alternatiba efektiviĝis aŭ estas en procezo de konstruo, centoj da alternativoj estis prezentitaj kun la celo nutri la konscion kaj la kondutoŝanĝon.
Historio
La unua Alternatiba, vilaĝo de la alternativoj, okazis en Bajono (Francio) la 5-an kaj 6-an de oktobro 2013, je la iniciato de la eŭska ekologia organizajo Bizi ![1], kiu sukcesis arigi pli ol 12 000 personojn.[2] Depost tiam jam okazis preskaŭ 100 foje la vilaĝo Alternatiba al kiuj partoprenis ĉ. 500 000 personoj[3]. La celo estis, alarmigi la homojn pri la riskoj de la klimata ŝanĝo kaj prezenti alternativojn kiuj permesas al ĉiu de ni, kontribui al la redukto de la forcejaj gasoj. La vizitantoj povis malkovri ke la solvoj por la klimata ŝango ekzistas kaj ke pere de ili konstrueblas pli justa, pli solidara, pli agrabla, kaj sekve pli dezirinda socio.[4]
Ĉiu Alternativa vilaĝo organiziĝas en diversaj temospacoj en kiuj sin prezentas granda nombro de asocioj kun budoj kaj artaj aŭ edukaj atelieroj, konferencoj ktp.
Vidu ankaŭ
- Altertour
Eksteraj ligiloj
- (franca kun kelkaj paĝoj en la angla, germana, hispana kaj esperanto) Alternatiba, oficiala retejo.
- (esperanto) Alternatiba, alvoko por prialternativa mondo-vilaĝo Arkivigite je 2017-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
- ↑ (hispana) Baiona, punto de partida para convencer de que la alternativa existe, Gara, la 4-an de oktobro 2013.
- ↑ (franca) Alternatiba, où était la « grande presse » ? Politis, la 10-an de oktobro 2013.
- ↑ (franca) Dossier de presse 2018 Arkivigite je 2017-10-19 per la retarkivo Wayback Machine, Alternatiba.
- ↑ (franca) Olivier Nouaillas, 10 000 personnes réunies à Alternatiba contre le réchauffement climatique, La Vie, la 8-an de oktobro 2013.