La Fahner-altebenaĵo (germane: Fahner Höhe aŭ Fahnersche Höhe) estas tradicia ekskursocelo antaŭ la pordoj de Erfurto.
Tiu gastema regiono de senfinaj fruktarbaj plantejoj estas vasta migradoregiono por ĉiuj sezonoj, natura juvelo kaj kultura pejzaĝo kun multe da vidindaĵoj. Ĝi etendiĝas je 26 kvadratmetroj.
Priskribo
La altebenaĵo estas ĉ. 150 metrojn pli alta ol la ĉirkaŭanta montetaro, ĝia plej alta monto estas la Abtsberg (413 m). Ĝi ofertas kaj al la bestoj kaj al la kreskaĵoj bonegajn kondiĉojn kaj la miksarbaro konsistas el multaj diversaj specoj.
Al ĉiuj ĉielaj direktoj malfermiĝas ravaj belvidoj ĝis la ĉenoj de la Turingia Arbaro suden kaj okcidenten; al la Kyffhäuser, Kulpenberg kaj Brocken norden; al la Ettersberg orienten.
La regiono estas per publika transporto facile atingebla (buslinioj nr. 12, 95 kaj 112 respektive trajnoj regionaj).
Vilaĝoj troviĝantaj sur la altebenaĵo kaj aliaj celpunktoj
- Dachwig
- Döllstädt
- Gierstädt
- Gräfentonna
- Großfahner
- Kleinfahner
- Tiefthal
- Töttelstädt
- Witterda
Vidindaĵoj krom la vilaĝoj
- Bienstädter Warte: observejo
- Bockwindmühle: teknike interesega mueliltipo, en Kleinfahner
- Grundmühle: muelilo idliece situanta, servanta kiel trinkejo kaj provizadejo por kradrostitaj kolbasoj
- Schwellenburg: ne temas pri burgo, sed pri zono naturprotektita (ekde 1939); 230 metrojn alta, iama vitejo
- Sieben Gräber: tomboj de 7 adoleskantoj kiuj mortis dum la lastaj tagoj de la Dua Mondmilito
Literaturo
- Naturschutzbund Deutschland, Kreisgruppe Gotha (eld.): Zur Natur und Geschichte der Fahner Höhe, Gotha 2000