Altajo | |
ruse: Алтай, ujgure: ئالتاي تاغ تىزمىسى, mongole: Алтай, ĉine: 阿尔泰山脉 | |
montaro | |
Beluĥo - la plej alta monto de Altajo kaj Siberio | |
Landoj | 4
|
---|---|
Teritorio | Siberio |
Parto de | Azio |
Najbaras kun | 7
|
Parto(j) | Rusa Altajo, Mongola Altajo, Gobia Altajo |
Kelkaj riveroj | 7
|
Plej alta punkto | Beluĥo |
- situo | Beluĥo, Respubliko Altaj, Rusio |
- alteco | 4 506 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 48′ 25″ N 86° 36′ 23″ O / 49.80694 °N, 86.60639 °O (mapo) |
Longo | 2 000 km (1 243 mi) |
Larĝo | 600 km (373 mi) |
Biomoj | 5
|
Geologia konsisto | Fererco, Karbo, Oro |
Orogenenezo montariĝo |
Sajana-altaja sistemo |
Plantaro | 7
|
Animalaro | 9
|
Horzono | UTC (UTC+8) |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Golden Mountains of Altai |
Tipo de heredaĵo | natura heredaĵo |
Jaro | 1998 (#22) |
Numero | 768 |
Regiono | Azio-Oceanio |
Kriterioj | x |
Turismo | Teleckoe |
Montaro Altajo
| |
Situo de montaro Altajo
| |
Vikimedia Komunejo: Altay Mountains | |
Altajo estas alta montaro en centra Azio. Ĝi situas en Ĉinio, Mongolio, Rusio kaj Kazaĥio longe de ĉirkaŭ 2000 km, de la Gobi-dezerto ĝis la Okcident-Siberia Ebenaĵo.
La nomo Altajo venas el la turka–mongola adjektivo altan („ora”). La montaro estas grava apartigilo por la diversaj akvokolekta areoj de norda kaj suda Azio.
Ĝi estas dividebla je tri ĉefaj regionoj kiel la Gobi-, la Mongol- kaj la Rus-Kazaĥ-Altajo. La plej altaj partoj superas 4000 m, la plej alta pinto estas la Beluĥo (Beluha, 4506 m) en Rusio.
La Rus-Kazaĥ- kaj Mongol-Altajo havas rapidfluajn riverojn, el kiuj la plej grandaj estas Katunj, Buhtarma kaj Bija. La riveroj de Gobi-Altajo estas pli mallongaj, malprofundaj, ili vintre ofte frostas, somere senakviĝas.
En la montara sistemo troviĝas pli ol 3500 lagoj. La klimato estas kontinentala, la precipitaĵo malpliiĝas de okcidento al oriento.
En la Altajo estas kvar klimataj zonoj: montara duondezerto, montara stepo, arbara zono, alpa zono. La Rus–Kazaĥ-Altajo estas kovrita (70%) kun pingloarboj, poploj, betulacoj dum en la Mongol- kaj Gobi-Altajo fakte ne ekzistas arbaroj.
Altajo abundas je mineraloj kaj akvoenergio, kuracbanejoj, turismaj natur-allogaĵoj.