Alta modernismo (konata ankaŭ kiel "alta moderneco") estas formo de moderneco, karakterizita per firma fido en scienco kaj teknologio kiel rimedoj por reordigi la socian kaj naturan mondon.[1] La movado de alta modernismo estis partikulare elstara dum la epoko de la Malvarma Milito, speciale en la finaj 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj.
Alta modernismo distingiĝas per la jenaj karakteroj:[2]
- Forta fido en la ebloj de la scienca kaj teknologia progreso, inklude dependon el la spertoj de sciencistoj, inĝenieroj, burokratoj kaj aliaj intelektuloj.
- Klopodoj por kontroli naturon (inkluden homan naturon) por plenumi humajn necesojn.
- Emfazo por fari kompleksajn mediojn aŭ konceptojn (kiaj malnovaj urboj aŭ socia dinamismo) legeblaj (kompreneblaj), plej ofte tra spaca reordigo.
- Indiferento pri historia, geografia kaj socia kuntekstoj en disvolvigado.
Vidu ankaŭ
Notoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.