Kenja cerkomelo ĉe Kilimanĝaro
C. s. sordida, en Etiopio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cercomela sordida (Ruppell, 1837) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Kenja cerkomelo aŭ Alpa cerkomelo, Cercomela sordida, estas specio de birdo de la genro de Cercomela en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas endemia de nordorienta Afriko. Ĝi estas komuna loĝanta reproduktulo en tiu areo. Ĝi loĝas je altaj altitudoj en dezertaj altebenaĵoj kaj herbejoj, kutime super 3,400 m, sed povas vivi tiom malalte kiom ĝis 2,100 m[1].
Aspekto
Ĝi havas tre mallongan voston kompare kun la aliaj membroj de la genro kaj longajn krurojn. Simile al tiuj ĝi estas grizbruna supre (pli malhela ĉe flugiloj kaj vosto kie estas blankaj bordoj ĉe vostobazo) kaj helbruneca sube kun iom da pli hela kolumo dividanta la malhelbrunajn vizaĝojn kaj ŝultrojn. La beko, okuloj kaj kruroj estas nigraj.
Kutimaro
La Kenja cerkomelo estas tre kuraĝa, komune alproksimiĝanta homojn, kaj eĉ surterigante sur aŭ ĉe ili.
Malkovro
Tiu afrotropisa specio estis unuafoje malkovrita en la Monto Elgon ĉe la landlimo inter Ugando kaj Kenjo de Jackson. Mackinder kunportis la saman birdon el Monto Kenjo en 1899[2]. Li prezentis dokumenton pri la unua supreniro al la The Royal Geographical Society en 1900. La scienca rezulto de tiu ekspedicio estis pristudata detale poste.