Aloja
Urbo
Biblioteko
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Limbaži
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Koordinatoj 57° 46′ 00″ N 24° 53′ 14″ O / 57.76667 °N, 24.88722 °O / 57.76667; 24.88722 (mapo)
Areo 2,7 km² (270 ha)
Loĝantaro 1 091 (29.01.2021)
Denseco 404,07 loĝ./km²
Urborajtoj 1992
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4064
Vikimedia Komunejo: Aloja

Aloja - jen latve, historie ankaŭ germane Allendorf - estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordo de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Limbaži kaj situas en norda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 33 km de Limbaži kaj 119 km de Rigo.[1]

Historio

Aloja (Ale) unue estis menciita en historiaj fontoj en 1449. En 1925, la statuso de dense loĝita loko (vilaĝo) estis koncedita, kaj Aloja estis la centro de la paroĥo.[2]

En 1937, la Rigo-Rūjiena larĝŝpura fervoja linio estis malfermita (fermita en 1996).

En 1950, Aloja akiris la rajtojn de urbovilaĝo. Ekde 1992 - la urbo.

Geografio

La urbo situas en la Meza Latvia malaltebenaĵo.[3]

Averaĝa temperaturo estas -5,5°C en januaro kaj +16,5°C - +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 800 mm jare.[3]

Transporto

La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P13 (Limbaži-Aloja) kaj P15 (Ainaži-Matīši-(Valmiera)), lokaj vojoj estas V120 (Aloja-Vīķi) kaj V139 (Aloja-Stūri).

Loĝantaro

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 1 077 personoj sur areo de 2,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 406 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro

JaroHomoj[2][4]
1935539
19653300
20001589
20211071

Etna strukturo

JaroHomoj
kune
LatvojRusojBelorusojUkrainojPolojLitovojLa cetero[4]
200015891484 (93%)41 (3%)17 (1%)9 (1%)17 (1%)11 (1%)10 (1%)
20211071987 (92%)29 (3%)13 (1%)6 (1%)4 (0%)5 (0%)27 (3%)

Vidindaĵoj

Aloja ne havas tre popularaj vidindaĵoj. En la urbo oni povas vidi:

  • Luteraj kaj ortodoksaj preĝejoj
  • Monumento al la viktimoj de la Latvia Milito de Sendependeco (1918-1920)
  • Monumento al la poeto Auseklis
  • Promenado laŭ la plantida bieno de nimfeoj
  • Loka muzeo.[5]

Bildoj

Referencoj

  1. Toponavi.com. Distancoj
  2. 1 2 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 54.
  3. 1 2 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 1 2 stat.gov.lv
  5. Aloja.lv Apskates objekti (latve)

Eksteraj ligiloj

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Aloja en Vikimedia Komunejo

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.