Almonacid de la Cuba | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50133 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 227 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 17′ N, 0° 48′ U (mapo)41.2795006-0.79239889999999Koordinatoj: 41° 17′ N, 0° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 488 m [+] | ||
Areo | 55,206425 km² ( 552 0.6 425 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Almonacid de la Cuba [+] | |||
Almonacid de la Cuba [almonaZID delaKUba] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Belĉita Kampo kies ĉefurbo estas Belchite, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Geografio
Almonacid de la Cuba estas longeca municipa teritorio en la centro de la komarko Belĉita Kampo inter tiuj de Belchite norde kaj de Azuara sude. La loĝloko estas je 60 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 488 msm. Ĝi estas tute inter Letux sude kaj Belchite nordoriente.
Historio
Estis restaĵoj de romianoj (lagodigo) kaj de araboj (loknomo, krom "de la Cuba" tradukebla kiel "de la Turo". La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. Plue restis grava majoritato de moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo; sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en krizo por la loko.
Dum la Hispana Enlanda Milito en Aŭgusto 1937 okazis batalo en apuda Belchite en la kadro de la Ofensivo al Zaragozo, kiu rezultis malsukcesa.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Almonacid de la Cuba kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 234 laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al proksima grandurbo Zaragozo.
Aktualo
Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la romia akvobaraĵo de la 1-a jarcento, la preĝejo de Sankta Maria, tri ermitejoj, iamaj muelejoj ĉe la rivero Aguasvivas ktp.