Almeida de Sayago | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49210 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 410 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 16′ N, 6° 4′ U (mapo)41.267222222222-6.0727777777778Koordinatoj: 41° 16′ N, 6° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 780 m [+] | ||
Areo | 76,37 km² (7 637 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Almeida de Sayago [+] | |||
Almeida de Sayago [alMEJda desaĜAgo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Almeida estas devena etimologie el arablingva radiko kiu povas rilati al altebenaĵo, kampo, ĉevalkurejo. Popola etimologio proponas derivon el "el medio" (la mezo) kiel meza loko inter sep rivalaj domaroj en kiu oni klopodu interkonsenton. Pro tio videblas sep arĝentkoloraj krucoj sur ruĝa fono en la supra dekstra kvarono de la blazono.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Almeida kaj Escuadro, okupas totalan areon de 76,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 423 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Temas pri naturaj areoj de kverkaroj, proksimaj al la Akvorezervejo de Almendra kaj al la Natura Parko Arribes del Duero, du gravaj turismaj allogaĵoj de la provinco kaj de la komarko.
Ĝi distas 41 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun Villamor de Cadozos, de Bermillo de Sayago; sude kun Pelilla, de Ledesma, kaj Alfaraz de Sayago; oriente kun Fresno de Sayago kaj Escuadro, de Almeida mem; kaj okcidente kun Carbellino kaj Roelos.
Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento eble reloĝata de mozaraboj, kion sugestas la arabdevena nomo. Iam estis juda kvartalo. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtejoj) kaj brutobredado (porkoj, bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (dolmeno, popola arkitekturo, banloko, fontoj, pontoj, naturaj pejzaĝoj taŭgaj por piedirado).