Almazán | ||
hispane: Almazán | ||
urbo | ||
Preĝejo de San Miguel | ||
|
||
Oficiala nomo: Almazán | ||
Deveno de nomo: El la araba - la fortikigita loko. | ||
Ŝtato | Hispanio | |
---|---|---|
Regiono | Kastilio kaj Leono | |
Provinco | Provinco Sorio | |
Komarko | Regiono de Almazán | |
Historia regiono | Numanco | |
Montaro | Ibera montaro | |
Situo | Almazán | |
- alteco | 960 m s. m. | |
- koordinatoj | 41° 29′ 09″ N 02° 31′ 59″ U / 41.48583 °N, 2.53306 °U (mapo) | |
Areo | 165,90 km² (16 590 ha) | |
Loĝantaro | 5 965 (2010) | |
Denseco | 35,96 loĝ./km² | |
Fondo | 1068 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 42200 | |
ISO 3166-2:ES | ES-SO | |
Tipa dolĉaĵo | Kuketoj de Almazán | |
Situo de Almazán enkadre de Hispanio
| ||
Situo enkadre de provinco Sorio
| ||
Vikimedia Komunejo: Almazán | ||
Retpaĝo: www.almazan.es | ||
Almazán (la fortikigita loko ) estas urbo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio.
Situo
Ĝi situas je 32 km. sude de la provinca ĉefurbo kaj je 192 km. de Madrido. Ĝi estas la ĉefa vilaĝo de la municipo kaj tie troviĝas la nukleo de servoj por vasta kamapara komarkaro, ĉefe agrikultura.
Geografio
- Alteco: 940 m super marnivelo
- Latitudo: 41º 28' 59" N
- Longitudo: 002º 31' 59" U
Demografio
- 5.727 loĝantoj laŭ la Nacia Instituto de Statistiko (Hispanio) 2005). En 2004, estis registritaj 5.786 loĝantoj kies plimulto loĝis Almazán, kaj la eksterradiaj kvartalo apenaŭ estis loĝataj.
Plie pri Almazán, ekzistas kelkaj najbaraj lokoj administritaj de la municipo kun malpli ol 30 loĝantoj. Nome : Almántiga, Balluncar, Cobertelada, Covarrubias, Fuentelcarro, Lodares del Monte kaj Tejerizas.
- 6.004 loĝantoj laŭ redakcio de Heraldo de Soria je la 29-a de aŭgusto 2007.
Ekonomio
Elstaras meblindustrio. terindustria poligono estas nutempe disvolvata.
Gefiloj
- Diego Laínez, dua ordengeneralo de la jezuitoj
Historio
En 1375, en Almazán subskribis pacon inter Kastilio kaj Aragono Petro la 4-a (Aragono) La Ceremoniema, reĝo de Aragono, kaj Henriko la 2-a (Kastilio) reĝo de Kastilio, kiu finigis la serion de konfliktoj konata kiel Milito de la du Petroj.
Juan Hurtado de Mendoza [1] en 1392 estis nomita urbestro de la reĝo Henriko la 3-a (Kastilio). Henriko la 4-a (Kastilio) igis lin Senjoro de la urbo [2]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-21. Alirita 2007-10-20.
- ↑ El Rey es:Enrique IV de Castilla le regala la Villa y le hace señor de la misma. Ver es:Señorío (el es:Almazán)