Almajano | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio • setlejo | |||
Administrado | |||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | provinco Sorio | ||
Komarko | Campo de Gómara | ||
Poŝtkodo | 42180 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 178 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 51′ N, 2° 20′ U (mapo)41.850555555556-2.3377777777778Koordinatoj: 41° 51′ N, 2° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 054 m [+] | ||
Areo | 10 km² (1 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Almajano [+] | |||
Almajano [almaĤAno] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Almajano estas etimologie komprenebla kiel Limoŝtono aŭ Vojkrucejo.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 188 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 200 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.
Ĝi distas 20 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Los Villares de Soria, Cirujales del Río, Narros, Aldeahuela de Periáñez kaj Renieblas.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, la lavejo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.