ALMA-premio | ||
Litteraturpriset till Astrid Lindgrens minne | ||
Oficiala titolo | Litteraturpriset till Astrid Lindgrens minne | |
literaturpremio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Astrid Lindgren | |
Objekto | 5 milionoj SEK | |
Priskribo | premio pri porinfana literaturo | |
Organizanto | Registaro de Svedio | |
Lando | Svedio | |
Fondita en | 2002 | |
En TTT | http://www.alma.se/ | |
La Literatura premio je memoro pri Astrid Lindgren, svede Litteraturpriset till Astrid Lindgrens minne, mallonge ALMA laŭ angle Astrid Lindgren Memorial Award, estas literatura premio pri porinfana literaturo, fondita en 2002 de la registaro de Svedio sub Göran Persson post la morto de Astrid Lindgren.
La ALMA-premio celas al verkistoj, ilustristoj, rakontistoj kaj legad-instigantoj kun alta artista valoro kaj en la humanisma spirito de Astrid Lindgren. La premia sumo estas 5 milionoj svedaj kronoj, financitaj per svediaj impostoj, kaj estas transdonata en majo de ĉiu jaro. Ĝi estas laŭ monsumo la plej altvalora premio pri infan- kaj junulliteraturo, kaj la due plej alta literaturpremio tutmonde.
Premiitoj
- 2003 – Christine Nöstlinger, Aŭstrio kaj Maurice Sendak, Usono
- 2004 – Lygia Bojunga, Brazilo
- 2005 – Ryōji Arai, Japanio kaj Philip Pullman, Britio
- 2006 – Katherine Paterson, Usono
- 2007 – Banco del Libro, Venezuelo
- 2008 – Sonya Hartnett, Aŭstralio
- 2009 – Tamer-instituto, Palestino
- 2010 – Kitty Crowther, Belgio
- 2011 – Shaun Tan, Aŭstralio
- 2012 – Guus Kuijer, Nederlando
- 2013 – Marisol ”Isol” Misenta, Argentino
- 2014 – Barbro Lindgren, Svedio
- 2015 – Project for the Study of Alternative Education in South Africa, Praesa, Sud-Afriko
- 2016 – Meg Rosoff, Usono
- 2017 – Wolf Erlbruch, Germanio
- 2018 – Jacqueline Woodson, Usono
- 2019 – Bart Moeyaert, Belgio
- 2020 – Baek Hee-na, Sud-Koreio
- 2021 – Jean-Claude Mourlevat, Francio
- 2022 – Eva Lindström, Svedio
- 2023 – Laurie Halse Anderson, Usono
Vidu ankaŭ
Aliaj Astrid-Lindgren-premioj
La premion oni ne konfuzu kun:
- Astrid Lindgren-priset, premio fondita en 1967 de eldonejo Rabén & Sjögren.
- Samfundet De Nios Astrid Lindgren-pris fondita en 1997.
Eksteraj ligiloj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.