Allier | |
---|---|
Allier en Coudes | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 420,7 km |
Akvokolekta areo | 14 310 km² |
Averaĝa trafluo | 144 m³/s |
Fluo | |
Fonto | ’’Moure de la Gardille’’ , ‘’Margeride’’, Lozère |
- Alteco super marnivelo | 1 485 m |
- Koordinatoj | 44° 35′ 23″ N, 3° 48′ 4″ U (mapo)44.589722222222-3.8011111111111 |
Enfluejo | Luaro ĉe Cuffy/Gimouille |
- Alteco | ĉ. 167 m |
- Koordinatoj | 46° 57′ 34″ N, 3° 4′ 46″ U (mapo)46.959444444444-3.0794444444444 |
Altecodiferenco | ĉ. 1 318 m |
Geografio | |
Alfluantoj | nombraj |
<mapframe>: The JSON content is not valid GeoJSON+simplestyle. The list below shows all attempts to interpret it according to the JSON Schema. Not all are errors.
| |
Rivero en Eŭropo | |
La Allier (france a.lje) estas rivero, kiu fluas en la centro de Francio; ĝi estas unu el la ĉefaj alfluantoj de la Luaro, kun la Vienne kaj la Cher. La rivero kaj ĝia valo formas gravan akson, ĉirkaŭ kiu formiĝis la antikva provinco Aŭvernjo. Ĝi donis sian nomon al la franca departemento Allier.
Departementoj kaj ĉefaj urboj trapasataj
- Lozère : ĝi trapasas nur du komunumojn en tiu departemento Lozère, kie Langogne limas la departementon Ardèche;
- Ardèche : en Ardèche ĝi limas la nordorienton de Lozère kaj poste la sudon de Haute-Loire;
- Haute-Loire : ĝi trapasas la okcidentan parton de la departemento Haute-Loire direktante al nord-nordoriento trapasante la urbojn Alleyras, Langeac, Lavoûte-Chilhac, Brioude, Auzon ;
- Puy-de-Dôme : ĝi trapasas la departementon Puy-de-Dôme de la sudo al la nordoriento trapasante la urbojn Brassac-les-Mines, Auzat-sur-Allier, Issoire, Coudes, Cournon-d'Auvergne, Pont-du-Château (ĉirkaŭ 12 klometrojn oriente de Clermont-Ferrand), kie ĝi iomete oblikvas nordorienten;
- Allier : ĝi trapasas la departementon Allier de sudo al nordo, laŭ sia orienta duono trapasante la urbojn Saint-Yorre, Vichy, Varennes-sur-Allier kaj Moulins ;
- Nièvre : ĝi limas la sudokcidenton de la departemento Nièvre kun la departemento Allier kaj poste de Cher, kunfluejo kun la Luaro vid-al-vide al Marzy, 5 kilometrojn okcident-sudokcidente de Nevers ;
- Cher : ĝi limas parteton de la sudoriento du deprtemento Cher kun la departemento Nièvre, kunfluejo en Cuffy (limigata de la maldekstraj bordoj de Allier kaj de Luaro).
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.