Allan Simonsen | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Simonet |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1952 (71-jaraĝa) en Vejle |
Ŝtataneco | Reĝlando Danio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto • futbala trejnisto |
Allan SIMONSEN (la 15-an de decembro 1952) estas iama dana futbalisto, unu el la plej eminentaj danaj futbalistoj de ĉiuj tempoj.
Simonsen naskiĝis en Kopenhago, Danio. Ludis por Villa BK, Borussia Mönchengladbach, Futbala Klubo de Barcelono kaj Charlton Athletic. En la Dania nacia teamo li ludis 55 ludojn kaj trafis 20 golojn. En 1977 li gajnis la Oran Pilkon. Dum lia tempo en Mönchengladbach, tiam unu el la pintaj teamoj en Eŭropo, li estis unu el la ĉefaj ludantoj de la mirinda teamo de trejnisto Hans Weissweiler, kune kun Günter Netzer kaj Berti Vogts.
Simonsen estas la ununura futbalisto en la historio kiu trafis golojn en la finalo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA, la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj kaj Eŭropa Ligo de UEFA.
Kvankam li atingis sian pinton en la 1970-aj jaroj kaj komence de la 1980-aj jaroj, li povis ludi en la Monda Pokalo relative malfrue en sia kariero, unufoje, en 1986.
Post lia emeritiĝo li trejnis la teamon de Feroaj Insuloj same kiel la Luksemburgian teamon.
Titoloj
Viale B.K
- La Dana Supra Ligo (3): 1971, 1972, 1984
- Dana pokalo: 1972
- Unua germania ligo de futbalo (Bundesliga) (3): 1974/75, 1975/76, 1976/77
- Germana Pokalo : 1972/73
- La Germana Superpokalo : 1977
- Eŭropa Ligo de UEFA (2): 1974/75, 1978/79
- Copa del Rey : 1980/81
- UEFA-pokalo de pokalvenkintoj : 1981/82
- Tria loko en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado : 1984
Personaj atingoj
- Ora Pilko : 1977
- Unua germania ligo de futbalo (Bundesliga) de la Jaro (3): 1974/75, 1975/76, 1976/77
- Plejgolinto en la Ligo de Ĉampionoj de UEFA : 1977/78
- Plejgolinto en Eŭropa Ligo de UEFA : 1978/79
- Dania Halo de Famo
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Allan Simonsen ĉe la Dana Futbala Asocio (en la dana)
- Vejle Boldklub profilo Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine (en la dana)
- Oficiala hispana kariera profilo (en la hispana)
- Kompleta Liga statistiko ĉe danskfodbold.Com (en la dana)