Alláh-u-Abhá (arabe : الله أبهى , "Dio, la Plej Glora") estas alvoko, kiu aludas al Bahá'u'lláh kaj al la islama koncepto de la "Plej Granda Nomo de Dio".
Tiu "Plej Granda Nomo" de Dio havas diversajn formojn bazitajn sur la araba vorto Bahá' , kiu signifas "Splendoron". Laŭ la Abjad-numeraloj ĝia valoro estas 9, kiu havas simbolan valoron en la Bahaa Kredo, kaj la Sanktaj Skriboj bahaaj indikas, ke tiu vorto estas la 100-a kaŝita nomo de Dio[1]. Oni povas legi en la 33-a noto de la "Plej Sankta Libro" (Kitáb-i-Aqdas) fragmenton de letero skribita je la nomo de Shoghi Effendi :
La "Plej Granda Nomo" estas la nomo de Bahá'u'lláh. Yá Bahá'u'l-Abhá estas alvoko, kies signifo estas : " O Vi, Gloro de la gloroj !". Alláh-u-Abhá estas salut-frazo, kies signifo estas : "Dio la Plej Glora". Ili ambaŭ aludas al Bahá'u'lláh. Per la "Plej Granda Nomo" oni komprenigas, ke Bahá'u'lláh aperis je la "Plej Granda Nomo de Dio" kaj estas la plej supera manifestiĝo de Dio.
La ripetado de tiu alvoko 95 fojojn ĉiutage[2] estas parto de la preĝoj bahaaj.
La bahaanoj uzas ĝin kiel salut-vortojn inter si[3].
Referencoj
Notoj
Bahaa Ortografio | |
---|---|
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan: « Bahaa ortografio ». |