Alkmano | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Ἀλκμάν | ||
Naskiĝo | en Sardeso | |
Morto | ||
Tombo | Tomb of Alkman in Sparta vd | |
Etno | grekoj vd | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto vd | |
Laborkampo | helena poezio • liriko vd | |
Aktiva en | Sparto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Alkmano (helene Ἀλκμάν [Alkmán]), estas greka ĥorala lirika poeto de la 7-a jarcento a.K. el Sparta. Li inventis la amajn poemojn. En antikva epoko ekzistis ses libroj de la poeto sed oni konas liajn verkojn nur de fragmentoj tra citaĵoj de aliaj grekaj verkistoj aŭ parto de papiruso[1]. Li skribis himnojn, unu el la plej konataj nomiĝas Parteneia (el la greka παρθένος signifas singulare "juna virino" aŭ "virgulino"[2]).

Portreto de Alkmano (oni povas legi lian nomon sur la bildo); romania mozaiko el la malnova urbo Gerasa (Γέρασα) en Jordanio, ŝtonaj aroj kun mortero, dua-tria jarcento p.K.; Parto el larĝa mozaiko kie estas bildoj de Muzoj, Horoj (Sezonoj) kaj aliaj grekaj aŭtoroj ĉirkaŭ bildo pri la dio Dionizo (dio pri vino interalie), tute dekorante probable manĝoĉambron.
Referencoj
- ↑ Papiruso el Oksirinĥo trovita en Egiptio.
- ↑ p. 667, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.